Pumprezerva akvoenergia centralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pumprezerva akvoenergia centralo aŭ mallonge "pumpcentralo", estas akvoenergia centralo, kiu helpas la reguligon de la kurenta provizado, ĉar ĝi povas fordoni (rezerva funkcio) aŭ akcepti (pumpila funkcio) elektran energion.

La pumpcentraloj rezervas potencialan energion en formo de akvo, deponita en pli alte situanta baraĵlago.

Oni jam konstruas pumpcentralojn ekde la 1920-aj jaroj. La unua granda pumprezerva akvoenergia centralo estis ekfunkciigita en 1930 – evoluigita far Arthur Koepchen – Pumpcentralo Koepchenwerk de RWE AK en Herdecke ĉe Ruhr.

Specifaĵoj[redakti | redakti fonton]

Male al la normalaj akvoenergiaj centraloj, pumprezervaj centraloj produktas nur escepte "puran kurenton", se oni plenumis jam la energibezonon de la pumpiloj. Ili estas traktitaj en la leĝoj de Germanio kiel "konvenciaj energiocentraloj".

Ecoj:

  • dudirekta funkcio (unu turbino funkcias ĉe malalta energioprezo la generatoro kiel energiokonsumanta motoro kaj pumpas la akvon supren kaj male, kiam la kurenta prezo altiĝas. Tiel la pumpilcentralo eluzas la prezodiferencon inter la pinta kaj malalta kurentobezonoj.

legu: premaera pumpilcentralo

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Kiel skribite, la sistemo funkcias kiel reŝargebla baterio, akumulatoro.

La instalaĵa konstruo de akvoenergiaj pumpilcentraloj similas al tiu de normalaj akvoenergiaj centraloj, sed ili ne havas naturan akvoalfluon el la supra loko. Ili devas unue pumpi la necesan akvomason supren, tiel kreante gravitan energion.

Oni eluzas la ofte nokte rezervitan (gravitan) energion, se okazas abrupta bezono dumtage. Tiam la akvo fluas tra la turbinoj suben.

Ĉar la rezervita energio dependas de la alto, tiel bone eluzeblas tiucele la krutaj partoj de Alpoj.

Ekonomio kontraŭ Ekologio[redakti | redakti fonton]

La pumpilcentraloj redonas nur ĉ. 70–80 % de la foruzita energio, tiel ili ŝajnas el ekologia vidpunkto sensencaj, sed fakte ili bone eluzas la prezodiferencon inter la pinto- kaj noktokonsumo.

Signifo[redakti | redakti fonton]

Dum la tradiciaj energiocentraloj produktas daŭre, senĉese la energion, ĝi povas reguli la nebezonatan kurentan kvanton en la landa elektra sistemo, ĝi regulas tiel ankaŭ la ekonomiajn riskojn. Oni antaŭvidas kreskon de ties signifo kun kresko de produkto de renoviĝantaj energioj, kiuj estas produktataj neantaŭkalkuleble (vento, suno, biomaso).

Ekzistas ankaŭ pumpcentraloj, kiuj laboras per aerpremo aŭ marakvo.