Punaa pluvio
Punaa pluvio ĉe Salar de Atacama, Antofagasto, Ĉilio
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Anarhynchus alticola Berlepsch & Stolzmann, 1902 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Punaa pluvio, Anarhynchus alticola (tio estas loĝanto de altaĵoj, laŭ kio nomata ankaŭ Anda pluvio), estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Anarhynchus kiu enhavas multajn aliajn speciojn. Ĝi troviĝas en plej nordokcidenta Argentino, sudokcidenta Bolivio, nordorienta Ĉilio kaj suda Peruo.[2][3]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La punaa pluvio estis foje konsiderata samspecia kun la Dubenda pluvio (A. falklandicus) sed nuntempe oni traktas ambaŭ kiel superspecio.[4] La punaa pluvio estas monotipa.[2]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La punaa pluvio estas 16,5 ĝis 17,5 cm longa kaj pezas 41 ĝis 49 g. Ĝi havas mallongan dikan kolon kaj ĝiaj beko kaj kruroj estas nigraj. Plenkreskaj maskloj havas blankan vizaĝon. Ili havas larĝan nigran strizonon sur la antaŭkrono kaj nigran strion malantaŭ la okulo kiu ligas al nigraj makuloj sur la flankoj de la brusto. Ili havas palkaŝtanajn kronon, malantaŭkolon, kaj brustobendon. Ties supraj partoj estas svage brunaj kaj iliaj subaj partoj estas blankaj krom por la brusta bendo. Plenkreskaj inoj estas pli senkoloraj; ilia brustobendo povas esti grizeca kaj la areoj kiuj estas nigraj ĉe la masklo povas esti brunecaj. Junuloj estas esence brunaj supre kaj blankaj sube, kun malmulte aŭ neniom el la nigraj kaj kaŝtanaj areoj de plenkreskuloj.[5]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La punaa pluvio troviĝas en la altaj Andoj de la Perua Regiono Junino suden tra okcidenta Bolivio ĝis norda Ĉilio ĝis la Atakama Regiono kaj en nordokcidenta Argentino ĝis Katamarka Provinco. Ĝi enloĝas la altebenaĵojn de la punaa zono, kie ĝi tipe troviĝas en malaltherbaj prerioj ĉirkaŭ kaj sal- kaj nesal-akvaj lagoj. Laŭ alteco ĝi plejparte varias inter 3 000 kaj 4 500 m, sed troviĝas eĉ en pli malaltaj teroj kiel 2 400 m kaj same altaj kiel ĝis 5 000 m.[5] La puna pluvio verŝajne loĝas en la plej granda parto de sia teritorio sed kelkaj moviĝas al pli malaltaj altitudoj, eĉ ĝis la marbordo, dum la aŭstrala vintro.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2016). “Puna Plover Charadrius alticola”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22693849A93427113. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22693849A93427113.en. Alirita 5a de Decembro 2022..
- ↑ 2,0 2,1 Buttonquail, thick-knees, sheathbills, plovers, oystercatchers, stilts, painted-snipes, jacanas, Plains-wanderer, seedsnipes (August 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
- ↑ HBW and BirdLife International (2022) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6b. Disponebla ĉe [1] Alirita la 5an de Decembro, 2022
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio 24a de Julio 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [2] Alirita la 24an de Julio, 2022
- ↑ 5,0 5,1 5,2 Wiersma, P., G. M. Kirwan, kaj P. F. D. Boesman (2020). Puna Plover (Charadrius alticola), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [3] Alirita la 5an de Decembro, 2022
- Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater (ISBN 0-395-60237-8)
| ||||||||||||||||||



