Punikaj Militoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La regno de Kartago antaŭ la Unua Punika Milito.

La Punikaj Militoj (de la latina vorto poeni = punikoj) estas serio de tri militoj en la regiono de la Mediteranea Maro dum la antikva epoko. En ĉiuj tri militoj temis pri konflikto inter la urboŝtato Kartago en norda Afriko, kiu estis tradicia mararmea kaj komerca potenco kontrolanta la regionon de la okcidenta Mediteranea Maro, kaj la kompare juna Romia Imperio, kiu de la ŝtata ĝermo en la urbo Romo ĵus konkeris la italan duoninsulon kaj nun celis agrese plu ekspansii. La romianoj nomis la kartaganojn poeni, en Esperanto Punikoj - Kartago, kiu situis marborde en la teritorio de la hodiaŭa ŝtato Tunizio, estis kolonio de la Fenicoj el okcidenta Azio ... kaj iom videblas la etimologia simileco inter la vortoj Punikoj kaj Fenicoj.

Antaŭ la mezo de la 3-a jarcento antaŭ Kristo la rilato inter Romio kaj Kartago estis kunlabora, kion pruvas pluraj komunaj kontraktoj. Kiam tamen Romio vidis ŝancon strategie okupi parton de Sicilio, la ŝtato Kartago protestis, ĉar la kartaganoj vidis danĝeron por siaj posedaĵoj en la okcidento de Sicilio. Tiu origine loka konflikto dum la Unua kaj Dua Punikaj Militoj iĝis principa batalo pri la hegemonio en la regiono de la okcidenta Mediteranea Maro. Ambaŭ militoj kune daŭris 63 jarojn kaj ekstreme streĉis la fortojn de ambaŭ nacioj.

Kvankam Romio plurfoje estis tre proksima al malvenko, finfine ĝi venkis ambaŭ militojn, dum Kartago fine estis signife malfortiĝinta. Post la fina triumfo en la batalo de Zama dum la jaro 202 antaŭ Kristo la kartaga ŝtato estis politike rompita kaj ekhavis la statuson de vasaloŝtato de Romio.

Tamen precipe la konservativaj romiaj politikistoj sub gvido de Marcus Porcius Cato la Maljuna "timis" la refortiĝon de la malamikego kaj tre favoris la lokajn nordafrikan rivalojn de la kartaganoj. Fine la romia armeo dum la Tria Punika Milito tute nuligis la urboŝtaton Kartago, konkeris la regionon kaj tie starigis la romian provincon Africa.

Datoj[redakti | redakti fonton]

  • La Unua Punika Milito okazis inter la jaroj 264 kaj 241 antaŭ Kristo. Ĝiaj bataloj ĉefe okazis sur armeaj ŝipoj en la okcidenta Mediteranea Maro kaj sur la insulo Sicilio.
  • La Dua Punika Milito inter la jaroj 218 kaj 201 antaŭ Kristo konatiĝis aparte pro tio, ke la kartaga armeestro Hanibalo kun sia armeo kun interalie pluraj batalaj afrikaj elefantoj sukcesis trapasi al Alpojn kaj surprize de norde invadi la italan duoninsulon. La batalo de Cannae de la jaro 216 antaŭ Kristo por la romia armeo estis la plej granda malvenko de sia historio.
  • La Tria Punika Milito inter la jaroj 149 kaj 146 antaŭ Kristo finiĝis per la kompleta detruo de la urbo Kartago.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]