Punkarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arbitraciisto (dekstre) motras flavan karton al ludanto dum ludo de piedpilkado.

Punkarto estas uzata en multaj sportoj kiel rimedo averti, subpremi aŭ puni ludanton, ĉu aktivan ĉu anstataŭantan ĉu anstataŭintan de unu teamo aŭ de individua partopreno. La punkartoj estas plej kutime uzitaj de la arbitraciisto por indiki, ke ludanto grave malrespektis regulon. La arbitraciisto montros la karton super sia kapo rigardante aŭ indikante al la ludanto kiu estis malrespektinta la regulon. La koloro aŭ la formo de la uzita karto indikas la tipon aŭ gravokvanton de la malrespekto kaj la gradon de la puno aplikota. En futbalo ekzemple flava punkarto estas montrata pro mezgravaj malrespektoj kaj indikas averton; ruĝa punkarto estas montrata pro pli gravaj malrespektoj kaj indikas forpelon de la ludejo. Dua flava punkarto egalas al ruĝa punkarto.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

punka modo povas esti konsiderita iel kiel punk-arto. Punkuloj en 2007.

Kiel ofte okazas en Esperanto, la termino punkarto laŭlitere koincidas kun alia kunmetaĵo nome punk-arto, plej ofte anstataŭita de punka modo. Tio ebligas vortoludojn, anekdotojn ktp.