Punkteca turto
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Spilopelia chinensis suratensis
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Spilopelia chinensis | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Punkteca turto aŭ Punktoturto (Spilopelia chinensis laŭ kio ankaŭ Ĉina turto), estas membro de genro de turtoj, kiu estas loĝanto kaj reproduktanto en tropika suda Azio el Barato kaj Srilanko orienten ĝis suda Ĉinio kaj Sudorienta Azio. Tial ili estas konata ankaŭ kiel (Hindia/Ĉina) Punktoturto.
Teritorio
[redakti | redakti fonton]
Tiu specio vivas en tropika suda Azio el Barato kaj Srilanko orienten ĝis suda Ĉinio kaj Sudorienta Azio. Tiu ĉi estas ofta kaj disvastigata specio en malfermaj arbaroj, farmoj kaj loĝejoj en granda parto de sia natura teritorio kaj tiu sukcesa birdo estis enmetita ankaŭ en tre foraj landoj, kiel en Usono en la zono de Los Anĝeleso, Kalifornio.
La specio estis enmetita ankaŭ en aliaj landoj kiel norda Indonezio, Aŭstralio kaj Novzelando. En Aŭstralio, ĝi estis enmetita en la regiono de Melburno en la 1860-aj jaroj kaj de tiam ĝi disvastiĝis, ofte anstataŭante la indiĝenajn turtojn. En Aŭstralio, Ili troviĝas nun ĉe stratoj, parkoj, ĝardenoj, agrikulturaj areoj kaj tropikaj arbustejoj, el Hobart, Tasmanio ĝis Cooktown, Kvinslando ĝis Port Lincoln, Suda Aŭstralio. Ili povas esti vidataj ankaŭ en Perth, Pemberton, Kalgoorlie kaj Esperance, en Okcidenta Aŭstralio. La teritorio de la specio ampleksiĝas daŭre.
Trajtoj
[redakti | redakti fonton]
Tiu specio konstruas neston el bastonetoj en arbo kie la ino demetas du blankajn ovojn. En Suda Aŭstralio, la specio reproduktiĝas ĉefe el Septembro ĝis Januaro, dum norde en Aŭtuno. La flugo estas rapida, per regula flugilfrapado kaj eventuala flugilvipo kiel ĉe aliaj kolomboj.
La Punkteca turto estas longvosta kaj svelta turto kiu longas el 28 ĝis 32 cm. La dorso, flugiloj kaj vosto estas helbrunaj tre punktita de okro. Ambaŭflanke de la kolo estas rimarkindaj malhelaj makuloj tre punktitaj de blanko. De ambaŭ punktecaj zonoj devenas la nomo de la specio. Dumfluge ĝi montras nigrecajn flugoplumojn borditajn en malsupra bordo de helgrizo. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj kaj plej ofte ili ne havas la kolmakulojn.
Kapo kaj subaj partoj estas rozkolorecaj, nuancantaj al helgrizo ĉe vizaĝo kaj malsupra ventro. La kruroj estas ruĝaj. La voĉo estas mallaŭta kaj agrabla ku-ku-kru, kun emfazo sur la lasta noto.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]- Punkteca turto, Spilopelia chinensis, (Scopoli, 1786) Hindia subkontinento kaj en Orienta kaj Sudorienta Azio, Malplej Zorgiga
- S. c. suratensis (Gmelin, JF, 1789)
- S. c. ceylonensis (Reichenbach, 1851)
- S. c. tigrina (Temminck, 1809)
- S. c. chinensis (Scopoli, 1786)
- S. c. hainana (Hartert, 1910)
-
S. c. chinensis
Ĵengĵu, Ĉinio
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La Punkteca turto manĝas herbosemojn, grajnojn de cerealoj kaj alian vegetalojn. Ili estas tre surteremaj kaj manĝas surgrunde en herbejoj kaj terkulturejoj. Ili reproduktiĝas la tutan jaron en nestoj de arboj, kornizoj de konstruaĵoj aŭ eĉ surgrunde.
Kiel aliaj turtoj de tiu ĉi genro, ili ne estas tre gregemaj kaj estas plej ofte solaj aŭ en paroj. Ĝi estas maltimida, sed subitaj bruoj ekfluigas ilin. Flugomanieroj estas similaj al tiu de la Krestokolombo. Post surterigo, birdo movas sian voston supren. Maskloj montras ceremonie malfermajn flugilojn kaj voston post malsupreniri surteren cirkleme.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Punkteca turto
Kultura detalo
[redakti | redakti fonton]Vjetnamoj diras:"Chim ngói mùa thu, chim cu mùa hè" (signifo: "ruĝa turto flugas aŭtune, punkteca turto flugas somere"). Tiuj birdoj estas simboloj de sezonoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Streptopelia chinensis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 09a de Majo 2006. Ne minacata
- Grimmett: Birds of India. Inskipp kaj Inskipp, ISBN
- Johnson, Kevin P.; de Kort, Selvino; Dinwoodey, Karen, Mateman, A. C.; ten Cate, Carel; Lessells, C. M. & Clayton, Dale H. (2001): A molecular phylogeny of the dove genera Streptopelia and Columba. Auk 118(4): 874-887. PDF plena teksto Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Pizzey kaj Knight: Field Guide to the Birds of Australia. Angus & Robertson, ISBN
- Trounsen kaj Trounsen: Australian Birds: A Concise Photographic Field Guide. Cameron House. ISBN .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|