Punktobrusta pego
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Punktobrusta pego
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Colaptes punctigula (Boddaert, 1783) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Punktobrusta pego (Colaptes punctigula) estas specio de birdo de la familio de Pegedoj kaj subfamilio Picinae kiuj estas loĝantaj reproduktuloj en Sudameriko, nome en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Franca Gujano, Peruo, Surinamo, kaj Venezuelo; ankaŭ en orienta Panamo de Centrameriko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj manglejoj kaj draste degraditaj iamaj arbaroj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La birdoj de tiu ĉi genro estas grizbrunaj en korpo kaj grizecaj en kapo kun nigraj aŭ ruĝaj markoj. Tiuj ĉi havas nigrajn antaŭan kaj centran kapon kaj tre ruĝan kaj kontrastan malantaŭan kronon. La vizaĝo kaj ĉirkaŭokulo estas grizaj, dum la okuloj tre nigre kaj grande kontrastas. La dorso estas bruneca kun horizontala nigra fajna striado. Ankaŭ la brusto estas bruneca kun vertikalaj fadenoj de nigraj puntoj kvazaŭ pendigitaj el tre punktita gorĝo (nigreca). La beko estas malhelgrizeca kaj la masklo montras ruĝan mustaĉan bridon el la suba bekobazo inter la vizaĝo kaj la gorĝozono.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Colaptes punctigula[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 27a Julio 2007.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filmoj de Punktobrusta pego ĉe Interreta Birdokolekto
- Fotaro de Punktobrusta pego VIREO
- Photo-Medium Res; Article Arkivigite je 2013-10-06 per la retarkivo Wayback Machine