Punktoflanka galinolo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Porphyriops melanops Vieillot, 1819 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Punktoflanka galinolo (laŭ la latinlingva scienca nomo Porphyriops melanops ankaŭ Nigravizaĝa galinolo) estas mezgranda birdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi estas monotipa en la genron Porphyriops. Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Kolombio, Paragvajo, Peruo, kaj Urugvajo. Ties naturaj habitatoj estas marĉoj kaj nesalakvaj lagoj, sed ĝi kapablas survivi ankaŭ en homfaritaj lagetoj.[1] Ties populacio ege malpliiĝis en ĵusaj jardekoj.[1]
Tiu galinolo havas kromosomon W, kiu estas pli granda ol ĝia kromosomo Z, kio estas unika inter birdospecioj.[2] Tio gravas por la determinado de la sekso de la individuoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Punktoflanka galinolo pezas inter 154 kaj 225 g, kaj havas averaĝe longon de 28 cm, ofte priskribita kiel malgranda kokeca akvobirdo.[3][4] Ĝiaj kapo, mentono, kolo kaj brustaj plumoj estas ardezgrizaj, kontraste kun la nigraj frunto kaj krono, etendiĝante ĝis la pinto de la nuko.[3] Ĝiaj kovrilplumoj estas brunaj, kakaosimilaj, dum primaraj plumoj tendencas havi iometan kolorkontraston kaj tie estas pli malhelbruna nuanco.[3] Kiel la nomo sugestas, la flankoj de tiu specio estas brunaj kun blanka makularo kun ĝia pugo miksaĵo de la samaj nuancoj de bruna kaj blanka koloroj.[3] Junuloj ne havas kontrastan plumaron kaj estas tipe tute nigraj antaŭ evoluigado de brunaj plumoj sekvataj de la aliaj karakterizaj maturaj trajtoj.[3] Plej rimarkinde, la makulflanka galinolo estas ofte nomita la Verdbeka tingua en la hispana pro sia palverda beko kiu evoluas dum ĝi maljuniĝas el nigra kaj rozkolora beko de junuloj.[3][4] Ĝiaj kruroj estas svage verd-grizaj sed malofte estas videblaj ĉar ĝi pasigas la plimulton de sia tempo en la akvo. Ĝia iriso ŝanĝiĝas de nigra kiel juna, al malsamaj nuancoj de bruna al sia eventuala, matura, vigla ruĝa koloro.[3]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La ordo Gruiformes estas unu el multaj taksonomiaj klasigoj kiuj posedas tre malmultan kromosoman informadon; el ties 189 specioj, oni studis kromosomojn nur de 30.[5]
La Punktoflanka galinolo estas nuntempe, kaj plej ofte, klasita kiel membro de la familio de Raledoj, kaj la genro Porphyriops, tamen, havas unikan serion de kromosomoj, kio faras ĝin diferenca el aliaj membroj de Raledoj, ĉar ĝia kromosomo W estas pli granda ol ĝia kromosomo Z.[2][5] Iama esplorado determinis, ke tiu diferenco kondukus al aparteno al genro Porphyrio, sed ĵusa esplorado pri kromosoma informaro montris tre malmultajn similaĵojn kun P. porphyrio kaj anstataŭe, pli proksiman rilaton al la Gallinula chloropus, kio priskribus la Punktoflankan galinolon et la genron Gallinula.[5] Tamen ĝia dunoma nomenklaturo restas Porphyriops melanops ĝis farado de plua esplorado.[5]
La Punktoflanka galinolo nuntempe havas tri konfirmitajn subspeciojn, el kiuj du estas ofte referencataj kiel P. melanops ĉar ili loĝas konektitajn teritoriojn tra Sudameriko, dum la tria subspecio estas izola en malgrandaj populacioj en Kolombio.[4] La subspecioj estas la jenaj:
- Porphyriops melanops bogotensis (Kolombio)
- Porphyriops melanops crassirostris (Argentino kaj Ĉilio)
- Porphyriops melanops melanops (Brazilo, Paragvajo, Urugvajo, Argentino)
P.m. crassirostrus havas sian nomon el 'crassus', kun la signifo dika aŭ fortika, kaj 'rostris', kun la signifo 'beko', kio tradukeblus al 'dikbeka' por priskribi ĝian pli dikan bekon ol tiu de la nomiga subspecio P.m. melanops.[6]
P.m. bogotensis havas sian nomon ĉar ties populacia teritorio estas ĉe Bogoto, Kolombio.[6]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Plenkreskulo dumnaĝe en lageto de centra Ĉilio.
-
Junulo en centra Ĉilio.
-
Plenkreskulo de P.m. bogotensis.
-
Porphyriops melanops en natura habitato.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 (2020-05-19) “Resource Relationships Among Foods Consumed by the Spot-Flanked Gallinule (Porphyriops melanops) in Colombia”, Waterbirds 43 (1), p. 36. doi:10.1675/063.043.0104. 218685762.
- ↑ 2,0 2,1 (2019) “Evolution of Bird Sex Chromosomes Narrated by Repetitive Sequences: Unusual W Chromosome Enlargement in Gallinula melanops (Aves: Gruiformes: Rallidae)”, Cytogenetic and Genome Research 158 (3), p. 152–159. doi:10.1159/000501381. 195805959.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 (2020-01-01) “Biología reproductiva de <i>Porphyriops melanops bogotensis</i> (Gruiformes, Rallidae) subespecie endémica y amenazada del norte de los Andes”, Caldasia 42 (1), p. 50–62. doi:10.15446/caldasia.v42n1.80853.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 (2021) “Hábitat de la tingua de pico verde (Porphyriops Melanops): cuantificación, preferencias y recomendaciones para su conservación en una zona en transformación urbana”, Universidad de Ciencias Aplicadas y Ambientales (Spanish).
- ↑ 5,0 5,1 5,2 5,3 (2021-04-02) “Cytotaxonomy of Gallinula melanops (Gruiformes, Rallidae): Karyotype evolution and phylogenetic inference”, Genetics and Molecular Biology (en) 44 (2), p. e20200241. doi:10.1590/1678-4685-GMB-2020-0241.
- ↑ 6,0 6,1 Jobling, James A.. (2010) The Helm dictionary of scientific bird names [electronic resource : from aalge to zusii]. London : Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-3326-2.
- Rails de Taylor kaj van Perlo, ISBN 90-74345-20-4
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|