Punktoflugila karpodako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Punktoflugila karpodako
Punktoflugila karpodako, masklo
Punktoflugila karpodako, masklo
Punktoflugila karpodako, ino
Punktoflugila karpodako, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carpodacus
Specio: 'C. rodopeplus'
Carpodacus rodopeplus
(Vigors, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Punktoflugila karpodako (Carpodacus rodopeplus) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ĝi estas ankoraŭ sub dubinda pristudo. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.

Ĝi troviĝas en Ĉinio, Barato, Birmo kaj Nepalo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj altaltitudaj arbustaroj.

Ĝi estas specio kun tre markata seksa duformismo, la ino estas ĝenerale bruna, dum la masklo estas rozkolora sube kaj malhelruĝa en supraj partoj kun tre videbla helroza superokula strizono (kio estas flaveca ĉe inoj) kaj tre helaj punktoj en la tre malhelruĝecaj flugiloj en du flugilstrioj ĉefe sed ne nur (kio nomigas la specion en la komuna nomo). La latina scienca nomo signifas “kun rozkolora vesto”. Kiel ĉe aliaj karpodakoj, ankaŭ tiu havas mallongan dikan bekon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]