Punktokrona enanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Punktokrona enanto
Punktokrona enanto, masklo
Punktokrona enanto, masklo
Punktokrona enanto, ino
Punktokrona enanto, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Oenanthe
Specio: Oe. pleschanka
Oenanthe pleschanka
(Lepechin, 1770)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Nigragorĝa enantoPunktokrona enanto, Oenanthe pleschanka (ankaŭ monaĥsaksikolo), estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas diferenca de la Rokenanto, la Izabelenanto, la Dezertenanto kaj la Mediteranea enanto pro tio ke ĝi havas pli etendajn nigrajn partojn.

    La genra nomo, Oenanthe, estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[1] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.[2].

    Tiu migranta centrazia enanto loĝas el la pleja sudoriento de Eŭropo al Ĉinio, kaj oni trovis ĝin vintranta en Barato kaj nordorienta Afriko. Ĝi estas tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo.

    Somere la virseksulo estas nigrablanka birdo. Unu el la plej klaraj distingiloj estas la blanka krono nuance per grizaj punktoj kontraste kun la nigraj vizaĝo kaj gorĝo (eĉ supra brusto); ankaŭ la dorso kaj la flugiloj estas nigraj, dum la ventro, pugo kaj vostobazo estas blankaj: je la vostofino la kutima nigra renversita T kiel tiu de Mediteranea enanto. La ino estas pli bruna, kaj ŝia kapo estas nuanca per sablokoloro. Inoj estas pli malhelaj ol la Rokenanto, aspektas pli malgrandaj kaj montras malpli da blanko en pugo. Tiu estas birdo 13,5-14,5 cm longa.

    Ĝi nestumas en malfermaj, ŝtonecaj, dise veĝetaĵenhavantaj habitatoj; la ino demetas 4-6 ovojn en rokfendo. Ili manĝas insektojn kaj berojn.

    Rijadh, Sauda Arabio, Sept 1993


    ovoj de Oenanthe pleschanka - Muzeo de Tuluzo

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Botanical.com. Alirita 2008-02-05.
    2. Northern Wheatear. eNature. Alirita 2008-02-05.