Punkva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Punkva
rivero
Punkva
Oficiala nomo: Punkva
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Blansko
Montaro Drahana montetaro
Akvejo
Fontriveroj Sloupský potok, Bílá voda
 - koordinatoj 49° 23′ 08″ N 16° 44′ 15″ O / 49.38556 °N, 16.73750 °O / 49.38556; 16.73750 (mapo)
Enfluejo ĝis Svitava
 - situo Blansko
 - alteco 267 m
 - koordinatoj 49° 20′ 54″ N 16° 39′ 08″ O / 49.34833 °N, 16.65222 °O / 49.34833; 16.65222 (mapo)
Suma longo 29 km (18 mi)
Suma akvokolektejo 170 km² (17 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima 0,96 /s
Karsto Moravia karsto
Hidrologia vico 4-15-02-0920
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Punkva
Vizito de Punkva sur boato

Punkva estas merga rivero en distrikto Blansko en Ĉeĥio. Ĝi estas longa 29 km kaj ĝi estas la plej longa subtera akva fluanto en Ĉeĥio. Akvokolekta areo havas areon 170 km².

Paso de la fluo[redakti | redakti fonton]

Punkva estiĝas en la subterejo de Moravia karsto en supermara alteco 350 m s.m. per kunfluo de Sloupský potok kaj Bílá voda.[1] La pli longa el la fontriveroj estas Sloupský potok, kies ĉefa fontrivero Luha fontas sub la plej alta monto de Drahana montetaroSkalky, same kiel ĝia plej signifaj alfluantoj sur la supra fluo – Huťský potok kaj Žďárná. Super municipo Sloup enfluas en ĝin Němčický potok kaj plu la akva fluanto nomiĝas Sloupský potok. Sub la municipo Sloup Sloupský potok trafalas sin en la subterejon, trafluas tra subaj etaĝoj de Kavernoj de Sloup-Ŝoŝuvka kaj Sloupa koridoro de Amatora kaverno en abismon de Macocha. Post ties kunfluiĝo kun rojo Bílá voda, kiu fontas ĉe Protivanov, la rivero nomiĝas Punkva. Bílá voda ĉe Holštejn trafalas sin en Nová Rasovna en la subterejon kaj ĝia fluo daŭrigas tra ĝi en Amatoran kavernon. La paso de la fluo en regiono de Amatora kaverno estas konata nur parte, tamen en parto de la kaverno nomata Labirinto Sloupský potok kuniĝas kun Bílá voda. Sur la fundo de Macocha Punkva aperas por momento en la taga lumo kreante ĉi tie du lagetojn, sed tuj ĝi malaperas denove reen en la subterejo. La supra lageto estas profunda proksimume 13 metrojn kaj ĝi estas videbla desupre el belvideja plataĵo. La malsupra lageto estas kaŝita inter la rokoj kaj do ne estas videbla desupre kaj ĝia profundeco atingas 49 metrojn (ĝis nun ne estis atingita la fundo). El Macocha la rivereto trafluas tra akvaj katedraloj de Punkvaj kavernoj, kie enkadre de trarigardo okazas navigado tra la subterejo sur boatoj. Post tio, kiam la rivereto forlasos la kavernan subterejon, en kiun ĝi ankoraŭ unufoje por kelke da dekoj da metroj revenos, ĝi unuiĝas kun la subteraj akvoj de rojo Lopač kaj Krasovský potok kaj elfontas en la tn. Malgranda elfluejo de Punkva. Poste la rivereto trafluas tra profunda Valo de Punkva kun kelke da fiŝlagoj kaj sekva valo de Ernesto konstruigitaj per hangaroj de maŝinfabriko ČKD Blansko. Surrande de Blansko Punkva poste enverŝiĝas en supermara alteco 267 m s.m. en riveron Svitava.

Eluzo[redakti | redakti fonton]

Spite al sia negranda longeco ĝi estas unu el la plej interesaj kaj la plej vizitataj akvaj fluantoj en Ĉeĥio, nome dank' al tio, ke la parto de la fluo trafluas tra la subterejo de PPR Moravia karsto. La subtera Punkva estis en la jaro 2004 enskribita en liston de malsekejoj de internacia signifo enkadre de Ramsar-Interkonsento.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hynek, A.. (2008) “Vodstvo”, Přírodní poměry Boskovicka. Boskovice: Muzeum Boskovicka.