Pupitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ligna pupitro

Pupitro estas meblo kies supera parto havas deklivon, sur kiu oni metas libron, kajeron, por pli komforte legi aŭ skribi.

La pupitro komence estis alta skribotablo, ĉe kiu oni laboris stare, skribis, kopiis kodeksojn dum la mezepoko. Verŝajne el ĝi evoluis la skribotablo.

Nune oni uzas pupitron la direktanto de orkestro, muzikistoj. Pupitro staras ankaŭ en kristana preĝejo antaŭ la altarejo, metante sur ĝin diservajn librojn aŭ ikonojn.