Pupo Kewpie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri tipo de ludilo en formo de persono. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Pupo.
Kewpie-bebo.

La Pupo Kewpie nomatas laŭ la romia dio Kupido (Amoro).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi famiĝis je la komenco de la 20-a jarcento post kiam ĝi produktitis unuafoje en Ohrdruf en la 1913-a jaro. La skizoj estas de la usona desegnistino Rose O'Neill (1874-1944), kiu komisiis produktadon en Germanio.[1] Kiel materialon oni tiam uzis porcelanon kaj celuloido.[2].

Pro facila ekflamiĝemo kaj post brulo de vendejo la produktado laŭ la origina maniero finiĝis. Ekde la fino de la 1940-aj jaroj reekis la fabrikado el malmola plasto. La pupo fariĝis populara en okupita Japanio post la Dua mondmilito, kie ĝi ankaŭ produktitis. De tiam konserviĝis ekzempleroj kun la enskribo "Made in occupied Japan".

Ekspozicio[redakti | redakti fonton]

Ĉe Kastelo Ehrenstein en Ohrdruf multaj ekzempleroj kaj informoj videblis ĝis tragika incendio en la 2013-a jaro. Pioniro pupfabrika en Ohrdruf estis ankaŭ Johann Daniel Kestner el Waltershausen kiu havis porcelanfabrikon surloke.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kewpies Dolls & Art With Value Guide: Dolls & Art, With Value Guide September 2001, ISBN 978-0-87588-589-6
  • Bum Rap In Branson Kewpie dolls and Rose O'Neill play a prominent part in this mystery novel by J.R. Ripley (Glenn Meganck), Beachfront Publishing, 2004, ISBN 978-1-892339-89-8
  • Kewpies And Beyond Shelley Armitage, University Press of Mississippi, ISBN 978-0-87805-711-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]