Pupohejmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ekstero de man-konstruita usona pupohejmo.

Pupohejmo, pupodomopupejo estas ludila domo farita en miniaturo. Dum la lasta jarcento, pupohejmoj estis ĉefe afero de infanoj (ĉefe infaninoj) sed ties kolekto kaj manfarado estas ankaŭ serioza hobio por multaj plenkreskuloj.

Nuntempaj pupohejmoj markas sian historion reen ĉirkaŭ kvarcent jarojn al bebodomoj kiuj montris idealigitajn internojn. Pli malgrandaj pupohejmoj kun pli realismaj eksteroj aperis en Eŭropo en la 18a jarcento. Fruaj pupohejmo estis ĉiuj manfaritaj, sed sekve de la Industria Revolucio kaj de la Dua Mondmilito, ili estis pliige amasproduktitaj kaj iĝis pli standardigitaj kaj akireblaj. Pupohejmoj povas gami el simplaj skatoloj kune stokitaj uzataj kiel ĉambroj por ludado, ĝis mult-miliondolaraj strukturoj montritaj en muzeoj.

Nuntempaj infanaj ludilaj pupohejmoj estas ĉefe en 1:18 (aŭ 2/3") skalo, dum 1:12 (aŭ 1") skalo estas ofta por pupohejmoj faritaj por plenkreskaj kolektistoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]