Puraj manoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Puraj manoj (Itale Mani pulite) estas la itala nomo de granda polica priserĉado pri korupcio inter politikistoj kiu okazis en Italio en la komenco de la naŭdekaj jaroj. Kiel rezulto de Mani Pulite, la tuta itala politika sistemo kolapsis, kaj la ĉefaj politikaj partioj (kiel la Kristan-Demokrata Partio kaj la Socialisma Partio) malaperis. Oni diras en Italio ke en ĉi tiu periodo oni pasis de la "Unua Respubliko" al la "Dua Respubliko", kvankvam oficiale ne estis ŝanĝo.