Purno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Purno Majtrajaniputro)
Purno
Ilustraĵo pri Purno
Ilustraĵo pri Purno
Aliaj nomoj: Pūrṇa, Puṇṇa Mantānīputta
Titoloj: Thera (Pliaĝulo)
Sanskrite: पूर्न (Pūrṇa)
पूर्नमैत्रायनीपुत्र (Pūrṇamaitrāyanīputra)
Palie पुण्ण Puṇṇa
पुण्णमन्तानिपुत्त (Puṇṇamantānīputta)
Sinhale පුණ්ණ (Puṇṇa)
Ĉine: 富楼那 (Fùlóunà)
富楼那弥多罗尼子 (Fùlóunàmíduōluónízǐ)
Japane: 富楼那 (Furuna)
Koree: 아난다 (Buruna)
Tibete: གང་པོ། (gang po)
Taje: พระปุณณมันตานีบุตรเถระ
Informoj
Instruisto: La plejaĝa bikŝuo Kaŭndinjo
Filo de: La bramanino Maitrāyanī, fratino de la plejaĝa bikŝuo Kaŭndinjo
Varno: Bramano
Naskiĝo: En Donavastuo, proksime de Kapilavastuo
vdr

Purno Majtrajaniputro estis unu el la dek ĉefaj disĉiploj de la budho Gotamo kaj la plej lerta pri prediko de la darmo. Li atingis arahantecon en Kapilavastuo iom post kiam li bikŝuiĝis sub la plejaĝa bikŝuo Kaŭndinjo, sia onklo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La plejaĝa bikŝuo Purno naskiĝis en urbo nomita Donavastuo, proksime de Kapilavastuo,[noto 1] en familio de bramanoj. Lia patro estis ŝtata bramano de la raĝo Ŝudodano,[noto 2] kaj lia patrino estis Maitrāyanī, la fratino de la plejaĝa bikŝuo Kaŭndinjo, sub kiu Purno bikŝuiĝis. Laŭ la Sutro de Anando, la tiam juna bikŝuo Anando, dum sia unua pluvrifuĝo, estis tre influita de la instruo de la plejaĝa bikŝuo Purno, kiu helpis lin atingi la unuan stadion de arahanteco.[1]

La plejaĝa bikŝuo Ŝariputro eksciis pri la plejaĝa bikŝuo Purno kiam la Ŝakjoj rakontis al la budho Gotamo pri li, laŭdante lin. Li renkontis lin unuafoje en Ŝravastio, kie la plejaĝulo Ŝariputro alpriksimiĝis al li sen malkaŝi sian nomon kaj faris kelkajn demandojn al li pri la darmo, kiel respondo, la plejaĝulo Purno parolis la diskurson de la Sutro pri la ĉarĉeno.[2][3][4]

Aliaj bikŝuoj nomitaj Purno[redakti | redakti fonton]

Inter la okdek plej elstaraj disĉiploj de la budho Gotamo troviĝas alia bikŝuo nomita Purno, sed lia nomo estas Puṇṇa Sunāparantaka, kiu antaŭ bikŝuiĝi estis vojaĝanta vajŝja komercisto, kiu bikŝuiĝis dum vojaĝo tra Ŝravastio. Laŭ la komentarioj, pri tiu ĉi Purno temas la Sutro de Purno (Puṇṇasuttaṃ).[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La ĉefurbo de la sendependa respublika ŝtato Ŝakjujo.
  2. La patro de la budho Gotamo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thanissaro Bhikkhu (2013-11-30). Ananda Sutta: Ananda (SN 22.83). Access to Insight (BCBS Edition). Alirita 2019-08-13.
  2. Nyanaponika Thera & Hellmuth Hecker. (1997) Bhikkhu Bodhi: Great Disciples of the Buddha: Their Lives, Their Works, Their Legacy. ISBN 0-86171-381-8.
  3. Thanissaro Bhikkhu (2013-11-30). Ratha-vinita Sutta: Relay Chariots (MN 24). Access to Insight (BCBS Edition). Alirita 2019-08-13.
  4. Reginald A. Ray. (1999) Buddhist Saints in India: A Study in Buddhist Values and Orientations.
  5. Thanissaro Bhikkhu (1997). Punna Sutta: To Punna (SN 35.88.
  • Bhikkhu Bodhi. (2000) The Connected Discourses of the Buddha: A Translation of the Samyutta Nikaya. ISBN 0-86171-331-1..