Purnuškės

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la geografia centro de Eŭropo, en Litovio norde de Vilno

Purnuškės estas vilaĝo en Litovio norde de la landa ĉefurbo Vilno (Vilnius), en la teritorio de la subdistrikta komunumo Vilnius kaj proksime de la urbeto Nemenčinė. Laŭ kalkuloj de francaj sciencistoj el la jaro 1989 ĉi-tie troviĝu la geografia centro de Eŭropo (litove Europos centras). Geografoj de la Institut Géographique National, la nacia geografia instituto de Francio, elkalkulis la punkton kun la koordinatoj 54° 54′ N 25° 19′ O / 54.900 °N, 25.317 °O / 54.900; 25.317 (mapo), konsiderante la sekvajn limojn de Eŭropo[1]:

En Purnuškės konstruiĝis Eŭropa parko (litove Europos parkas).

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. La geografia centro de Eŭropo, informilo ĉe la eŭropa centro apud Purnuškės, stato: aŭgusto 2006