Purpura koĥoao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Purpura koĥoao
Purpura koĥoao
Purpura koĥoao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Neocossyphus
Specio: N. purpurea'
Neocossyphus purpurea
(Hodgson, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Purpura koĥoao (Cochoa purpurea) estas birdospecio kiu estis diverse lokita kun la turdoj de la familio de Turdedoj aŭ kun la rilataj Muŝkaptuledoj. Nuntempe oni konsideras ĝin pli proksima de tiuj lastaj, sed nur klopode.

Temas pri specio kun forta seksa duformismo, ĉar kvankam ambaŭ seksoj havas purpurajn (malhelbluajn) kapon kaj voston (la unua kun nigra traokula strizono kaj la dua kun nigra bordo) la resto de la korpa plumaro estas ege diferenca, nome ĉefe bruna ĉe ino (pli hele sube) kaj ĉefe nigreca al malhelblua ĉe masklo. Ambaŭ havas nigrajn flugilplumojn post pli hela strizono kaj nigrecajn bekojn kaj krurojn.

Tiu specio troviĝas en Sudorienta Azio nome en Bangladeŝo, Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]