Purpurgorĝa karibkolibro
En Nacia Parko Morne Diablotin, Dominiko | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Eulampis jugularis (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
|
Trochilus jugularis Linnaeus, 1766 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Purpurgorĝa karibkolibro[1] (Eulampis jugularis) estas malgranda specio de kolibroj en la familio Trokiledoj kaj unu el la nur du specioj de la genro Anthracothorax. Ĝi troviĝas en plejmulto de Malgrandaj Antiloj kaj estas ankaŭ vaganto kaj norden kaj suden.[2][3][4]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Purpurgorĝan karibkolibron formale priskribis la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en 1766 en la 12a eldono de sia verko Systema Naturae kun la duvorta nomo Trochilus jugularis.[5] Linnaeus bazis sian mallongan priskribon sur la "red breasted humming bird" (rugbrusta kolibro) kiu estis priskribita kaj ilustrita de la angla natursciencisto George Edwards kaj sur la "colibry violet de Cayenne" (Kajena viola kolibro) kiu estis priskribita kaj ilustrita de la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson.[6][7] Edwards kredis, ke lia specimeno estis veninta el Surinamo, Brisson kredis, ke lia specimeno estis veninta el Kajeno, sed ambaŭ aŭtoroj eraris, ĉar la Purpurgorĝa karibkolibro troviĝs nur sur la insuloj de Malgrandaj Antiloj.[8] La specia epiteto jugularis estas Mezepoka latino por "gorĝa".[9]
La Purpurgorĝa karibkolibro estas la tipa specio de la genro Eulampis, kiun enkondukis en 1831 la germana zoologo Friedrich Boie kaj kiun ĝi kunhavas kun la Verdagorĝa karibkolibro (E. holosericeus).[8][10][2] La specio estas monotipa: Oni ne agnoskis subspecion.[2]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La purpurgorĝa karibkolibro estas 11 ĝis 12 cm longa. Maskloj pezas 9 ĝis 12 g kaj inoj 7 ĝis 10 g; specimenoj de neregistrita sekso pezis 6,7 ĝis 10,8 g. La plenkreska masklo kaj ino havas la saman plumaron. Ilia krono kaj dorso estas velurnigraj, la gorĝo kaj brusto fajre purpurruĝaj, la flugiloj brile orverdaj, kaj la vosto kaj ĝiaj supraj kaj malsupraj kovriloj metalece verdecbluaj. La masklo havas mezlongan iomete kurban bekon; tiu de la ino estas pli longa kaj pli kurba. Nematuruloj havas oranĝajn gorĝon kaj bruston kun ruĝaj makuletoj.[4]
Distribuo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Purpurgorĝa karibkolibro estas loĝanto en Antigua, Dominiko, Gvadelupo, Martiniko, Moncerato, Saba, Sankta-Kito kaj Neviso, Sankta Lucio, Sankta Vincento kaj Sint Eustatius. Ĝi estis vaganto en Barbado, Barbudo, Grenado kaj la Grandaj Antiloj. Ĝi loĝas en la interno kaj randoj de primara kaj sekundara arbaro, plejparte je altitudoj inter 800 kaj 1 200 m.[4]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Movoj
[redakti | redakti fonton]La Purpurgorĝa karibkolibro estas ĝenerale sidlokema (nemigranta). En Sankta Lucio kaj Sankta Vincento ĝi estis registrita je marnivelo fine de majo.[4]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]La Purpurgorĝa karibkolibro manĝas ĉefe nektaron de florantaj arboj de la mezaj niveloj ĝis la arbopintoj. Maskloj defendas florcentrajn manĝoteritoriojn tutjare kaj inojn dum la ne-reprodukta sezono. La specio ankaŭ manĝas malgrandajn artikulojn, kaptante ilin dumfluge kaj kolektante ilin el folioj, floroj kaj araneaĵoj.[4]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La Purpurgorĝa karibkolibro nestas plejparte inter februaro kaj majo, sed la sezono povas komenciĝi jam en januaro kaj etendiĝi ĝis septembro. Ĝi faras malgrandan tasforman neston el molaj plantfibroj kaj aranea silko, kaj foje fiksas likenojn kaj ŝelstriojn ekstere. Ĝi fiksas la neston al vertikala arbobranĉo, tipe inter 3 kaj 5 m super la grundo. Inoj estas forte teritoriemaj ĉirkaŭ la nesto. La ovodemetado estas de du ovoj. La kovotempo estas de 17 ĝis 19 tagoj kaj elnestiĝookazas 17 ĝis 20 tagojn post eloviĝo.[4]
Voĉo
[redakti | redakti fonton]La krioj de la Purpurgorĝa karibkolibro inkluzivas "stridajn 'cip' kaj akrajn 'ĉjup'" notojn, kiujn ĝi ripetas rapide kiam estas agitita.[4]
Statuso
[redakti | redakti fonton]La IUCN taksis la purpurgorĝan karibkolibron kiel Malplej Zorgigan, kvankam ĝia populacigrandeco kaj tendenco ne estas konataj.[11] Kvankam ĝi estas limigita al ĉeno de malgrandaj insuloj, ĝi estas ofta loĝanto en sia alteca teritorio. "Preta okupado de homfaritaj vivejoj sugestas, ke habitatoperdo verŝajne ne estos problemo."[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ornitologia taksonomio.
- 1 2 3 Gill, F.; Donsker, D.; Rasmussen, P. (Julio 2021). IOC World Bird List (v 12.1) (Report). doi:10.14344/IOC.ML.11.2. Alirita la 15an de Januaro, 2022.
- ↑ HBW and BirdLife International (2020) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world Version 5. Disponebla ĉe: [.xls zipped 1 MB] Alirita la 27an de Majo, 2021
- 1 2 3 4 5 6 7 8 Schuchmann, K.L., P. F. D. Boesman, kaj G. M. Kirwan (2020). Purple-throated Carib (Eulampis jugularis), version 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 19an de Januaro, 2022
- ↑ Linnaeus, Carl. (1766) Systema naturae: per regna tria natura, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 12‑a eldono 1, Part 1 (latine), Laurentii Salvii.
- ↑ Edwards, George. (1760) Gleanings of Natural History, exhibiting figures of quadrupeds, birds, insects, plants &c... Part 2 (English, French). Printed for the author, at the College of Physicians.
- ↑ Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode Contenant la Division des Oiseaux en Ordres, Sections, Genres, Especes & leurs Variétés 3 (French, Latin). Jean-Baptiste Bauche, p. 683–685, Plate 35 Fig 3.
- 1 2 (1945) Check-List of Birds of the World 5. Harvard University Press.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ (1831) “Bemerkungen über Species und einige ornithologische Familien und Sippen”, Isis von Oken (German).
- ↑ BirdLife International (2016). “Purple-throated Carib Eulampis jugularis”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22687151A93142404.en. Alirita 13a de Novembro 2021..
- del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
- Temeles, E.J.; Linhart, Y.B.; Masonjones, M. & Masonjones, H.D. (2002): The role of flower width in hummingbird bill length-flower length relationships. Biotropica 34(1): 68–80. COI:10.1111/j.1744-7429.2002.tb00243.x PDF kompleta teksto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



