Purpurkapa lamprotorno
Aspekto
Purpurkapa lamprotorno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Purpurkapa lamprotorno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lamprotornis purpureiceps (Verreaŭ, 1851) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Purpurkapa lamprotorno aŭ Purpurkapa brilsturno (Lamprotornis purpureiceps) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Lamprotornis aŭ Brilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj.
Ĝi troviĝas en Angolo nordorienten al Ugando, kaj norden tra Respubliko Kongo kaj Demokratia Respubliko Kongo al la landoj de la Golfo de Gvineo nome Benino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Gvineo kaj Niĝerio.
Ĝi estas kiel ĉe aliaj brilsturnoj nigreca al malhelblua birdo kun metalecaj bluaj briloj ĉefe en brusto kaj supraj partoj. La kapo estas nigreca kun purpuraj nuancoj kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie purpureiceps same signifas.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Lamprotornis purpureiceps[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
|