Saltu al enhavo

Purpurkapa papageto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Purpurkapa papageto
Plenkreskulo, Albany, Okcidenta Aŭstralio
Plenkreskulo, Albany, Okcidenta Aŭstralio
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes, Papagoformaj
Familio: Psittaculidae, Psitakuledoj
Subfamilio: Platycercinae, Platicercenoj
Tribo: Platycercini
Genro: Purpureicephalus
Bonaparte, 1854
Specio: Purpurkapa papageto, P. spurius
Purpureicephalus spurius
(Kuhl, 1820)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Proksimuma arealo
Proksimuma arealo
Proksimuma arealo
Sinonimoj

Psittacus spurius Kuhl, 1820
Platycercus pileatus Vigors, 1830
Platycercus rufifrons Lesson, 1830
Psittacus purpureocephalus Quoy & Gaimard, 1830

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Purpurkapa papageto, purpurkrona papageto, ruĝkapa papagopurpurkapulo (Purpureicephalus spurius) estas papago indiĝena de Sudokcidenta Aŭstralio. Priskribis ĝin Heinrich Kuhl en 1820, sen agnoskita subspecio. Delonge oni klasigis ĝin en sia propra genro pro sia distinga longa beko, kvankam genetika analizo montras, ke ĝi kuŝas ene de la genlinio de la papagoj Psephotellus kaj ke ĝia ple proksima parenco estas la mulga papago (Psephotellus varius). Ne facile konfuzebla kun aliaj papagospecioj, ĝi havas brilan karmezinan kronon, verdecflavajn vangojn, kaj distingan longan bekon. La flugiloj, dorso, kaj longa vosto estas malhelverdaj, kaj la malsupraj partoj estas purpurbluaj. La plenkreska ino estas tre simila, kvankam foje estas iom pli senkolora ol la masklo; ĝia ŝlosila distinga trajto estas blanka strio en la subflugilo. Junuloj estas ĉefe verdaj.

Trovebla en arbaroj kaj malfermaj savanoj, la ruĝkapa papago estas ĉefe herbovora, kiu konsumas semojn, precipe de eŭkaliptoj, same kiel florojn kaj berojn, sed ankaŭ insektoj estas foje manĝataj. Nestumado okazas en arbaj kavaĵoj, ĝenerale de pli malnovaj grandaj arboj. Kvankam la ruĝkapa papago estis forpafita kiel plago kaj estis trafita de senarbarigo, la populacio kreskas kaj la specio estas konsiderata malplej zorgiga fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN). Ĝi havas reputacion esti maltrankvila kaj malfacile bredebla en kaptiteco.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Tiun specion priskribis en 1820 Heinrich Kuhl, kiel Psittacus spurius, el nematura specimeno kolektita en Albany (Okcidenta Aŭstralio) dum la Ekspedicio Baudin (1801–1803) kaj deponita en la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo.[2][3] La specia epiteto spurius estas Latina adjekto kun la signifo "eksterleĝa", reference al markite diferencaj plumaroj kaj de plenkreskuloj kaj de nematuruloj (tial plenkreskuloj kaj nematuruloj aperis nerilataj).[4] La irlanda natursciencisto Nicholas Aylward Vigors nomis la specion Platycercus pileatus en 1830 el specimeno de plenkreska masklo akirita de la Zoologia Societo de Londono.[5][6] Angla artisto Edward Lear bildigis vivantan specimenon en sia verko de 1830 nome Illustrations of the Family of Psittacidae, or Parrots.[2][7]

La specion metis en la monotipan genron Purpureicephalus — kiel P. pileatus — la franca biologo Charles Lucien Bonaparte en 1854.[8] La genronomo estas mikso de la Latina purpureus "purpura", kaj de la greka kefalé "kapo".[4] En tiu kombino, la nuntempa nomo estas tradukebla kiel "bastarda ruĝkapulo".[9] La specinomo pileatus estis ĝenerale uzita ĝis la germana natursciencisto Otto Finsch sekvis Kuhl uzante la specian nomon spurius, nomante ĝin Platycercus spurius en 1868. Lia kampolaboristo Anton Reichenow klasigis Purpureicephalus kiel subgenron Platycercus, antaŭ meti ĝin en la genron Porphyreicephalus (poste korektita al Porphyrocephalus), ĝis 1912, kiam la aŭstralia amatora ornitologo Gregory Mathews re-establis la genron kiel Purpureicephalus.[10] La longa beko de la ruĝkapa papago kaj ĝia nekutima koloo — manko de vangopecetoj kompare kun Platycercus — estas la ĉefaj kialoj de ĝia lokigo en sian propran genron.[11]

Neniu subspecio estas agnoskita nuntempe.[2] Mathews provizore priskribis subspecion carteri en 1915 el specimeno kolektita ĉe Broomehill (Okcidenta Aŭstralio) sur la bazo de pli malhelaj malsupraj partoj kaj pli verdaj vangoj;[12] ĝi ne estis konsiderata diferenca fare de postaj fakuloj.[13] Ne estas konata geografia variado; kvin birdoj el Esperance havis pli malgrandajn bekojn kaj tarsojn ol individuoj de alliaj lokoj en sia arealo, sed la montro estis tro malgranda por fari konkludojn.[14]

Bildo de Lear de 1832

La Purpurkapa papageto estas rilata al aliaj Larĝvostaj papagoj, sed la rilatoj ene de la grupo estis neklaraj.[15] En 1938, aŭstralia ornitologo Dominic Serventy proponis, ke temas pri la nura survivinto de genlinio de orienta Aŭstralio, sen proksima vivanta parenco.[16] En 1955, brita evolucibiologo Arthur Cain proponis, ke tiu orienta genlinio vanuis post esti superita de la Karmezina rozelo (Platycercus elegans), kaj ke ĝia plej proksima parenco estas la Kornopapago (Eunymphicus cornutus) de Nov-Kaledonio, kiu laŭ lia konkludo estis adoptinta multe pli verdan plumaron ĉe pli malseka klimata.[13] Genetika studo de 2011 inkludanta nuklean kaj mitokondrian DNA trovis, ke la Purpurkapa papageto estis proksime rilata al la Mulga papago (Psephotellus varius), kaj ambaŭ genlinioj estus diverĝinta en Mioceno. La kombinita genlinio mem diverĝis el tiu kiu rezultis en la Kapuĉopapago (Psephotellus dissimilis) kaj en la Orŝultra papago (Psephotellus chrysopterygius).[17]

"Red-capped parrot" (Ruĝkrona papago) estis akceptita kiel la oficiala nomo fare de la Internacia Ornitologia Unuiĝo (IOC).[18] Angla ornitologo John Gould uzis la nomon "red-capped parakeet" en 1848 baze sur la scienca nomo de Vigors,[9] kiu inspiris ankaŭ la malnovan terminon en birdobredado "pileated parrot". Ĝi estis nomita ankaŭ "western king parrot" (okcidenta reĝpapago) por distingi ĝin el la Alistero (Alisterus scapularis) loĝanta oriente, "purpurkrona papago", "griza papago", aŭ "hookbill" (hokbekulo) pro la distinga supra mandiblo.[4]

La Purpurkapa papageto havas longan bekon kaj brilan, klaran plumaron kun padronoj, diverse priskribitaj kiel grandiozaj, pompaĉaj, aŭ klaŭnece koloraj.[19][20][21][22] Estante 34–38 cm longa kun enverguro de 42–48 cm, kaj pezante 105–125 g, plenkreska Purpurkapa papago estas distinga kaj facile rekonebla mezgranda papago. La plenkreska masklo havas purpurajn frunton kaj kronon, kiu etendiĝas de la bazo de la malsupra mandiblo tra la okulo kaj grizbrunaj lorumoj (bridoj). Ĝia malantaŭa kolo kaj vangoj estas verdaj, kaj ĝiaj orelkovriloj estas pli flavverdaj. En marto kaj aprilo, la kronplumoj kaj orelkovriloj de birdoj kun nova plumaro povas havi fajnajn nigrajn randojn. La plumoj de la kapo, dorso kaj subaj partoj havas grizajn bazojn, kiuj estas ĝenerale kaŝitaj.[23] La supraj partoj, inkluzive de la flugiloj, estas malhelverdaj, la pugo flavverda, kaj la vosto estas verda kun malhelblua pinto.[4] La subaj partoj estas purpurbluaj, la flankoj verdaj kaj ruĝaj,[24] kaj la irisoj malhelbrunaj kun malhelgrizaj okulringoj. La beko estas palblugriza kun malhelgriza pinto,[25] ĝia supra mandiblo plilongigita al maldika hoko.[26]

Plenkreska ino, montranta verdajn punktojn kun ruĝaj flankoj

La koloro de la ino similas al tiu de la masklo, kvankam iomete pli obtuza; la ruĝo de ĝia plumaro ne estas tiel intensa kaj ĝiaj ruĝaj flankoj estas makulecaj per iom da verdo kaj flava.[24] Ĝia brusto estas pli grizeca kun nuanco de viola al purpura.[21] Dumfluge, ĝi havas blankecan strion videblan sur la malsupra flanko de la flugilo.[27] Inaj birdoj havas blankajn makuletojn sur sep aŭ pli da subflugilaj plumoj, kvankam kelkaj individuoj el ambaŭ seksoj tute ne havas makulojn. Birdoj kun blankaj makuloj sur malpli ol sep flugilplumoj povas esti aŭ inoj aŭ subplenkreskaj maskloj. La masklo havas iomete pli larĝan kaj pli platan kapon, rimarkeblan kiam birdoj estas rekte komparataj unu kun la alia,[14] same kiel pli longajn flugilojn kaj voston. Plenkreska plumŝanĝo okazas en la sudhemisferaj somero kaj aŭtuno.[25] La ruĝkapa papago ripozas kaj marŝas montrante distingan vertikalan pozon.[24]

Junuloj havas verdecan plumaron ĝenerale, antaŭ ol komenci sian unuan plumŝanĝon ĉirkaŭ aŭgusto.[25] Ilia posta plumaro multe pli similas al tiu de plenkreskaj birdoj.[14] La malklare videblaj markoj de la padrono de plenkreskulo komenciĝas kiel malhelverda krono, kun ruĝeca frunta bendo, la grizviola koloro de la ina brusto, kaj ruĝaj malsupraj partoj makulecverdaj.[28] La beko estas pli oranĝa, sed fariĝas la palblugriza koloro de plenkreskaj birdoj antaŭ du ĝis kvin monatoj de aĝo.[25] Junuloj kun blankaj makuletoj sur dek aŭ malpli da plumoj sub la flugilo estas maskloj, dum tiuj kun pli ne povas esti seksigitaj. Viraj subplenkreskuloj ofte havas restintajn blankajn makulojn sur siaj flugilplumoj.[14]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La ruĝkapa papago troviĝas en la ekoregiono de Sudokcidenta Aŭstralio en densaj ĝis malfermaj arbaroj kaj maldensarbaroj, kaj erikejoj en marbordaj regionoj. La distribua areo estas sude de la rivero Moore ĝis la marbordo en Esperance.[26] Registroj pri la specio etendiĝas enlanden de la suda marbordo, ĝis Gingin kaj Mooliabeenee.[21] Ene de sia arealo, ĝi estas sidlokema en areoj kun pli alta pluvokvanto, kaj loke nomada en pli sekaj areoj.[29] La ruĝkapa papago plejparte troviĝas ene de 100 km (60 mejloj) de la marbordo, fariĝante des pli rara ju pli enlanden.[30]

La kutima vivejo estas eŭkaliptaj arbaroj aŭ maldensarbaroj, sed ĝia distribuo estas plejparte asociita kun la marri (Corymbia calophylla). Ĉi tiu arbospecio provizas konstantan nutraĵfonton kaj pliiĝis laŭ teritorio kaj populacio ekde la setliĝo de eŭropanoj.[30] La papago troveblas en vegetaĵaro dominita de aliaj arbospecioj kiel ekzemple ĝarao (Eucalyptus marginata), tuarto (E. gomphocephala), ŭandoo (E. wandoo), jato (E. cornuta), kaj pipromento (Agonis flexuosa).[24] Semmanĝanta birdo, ĝi troviĝas en kamparo, fruktoĝardenoj kaj antaŭurbaj pejzaĝoj en Perto.[28][21] Ĝi ankaŭ troviĝas ĉirkaŭ restantaj arbaroj de marri-o konservitaj kiel ombroarboj sur kamparo en la okcidenta Wheatbelt kaj Cigna marbordebeno.[31]> Ĝi povas esti negative trafita de termalplenigo kaj forigo de arboj. La ruĝkapa papago uzas grandajn arbojn por ripozi nokte kaj retiriĝi al ili dum la mezo de la tago. Ĝi ĝenerale evitas plantejojn de blua eŭkalipto (Eucalyptus globulus) kaj pinojn.[24]

La papago estas ofte observata ĉe lagaj rezervejoj en antaŭurbaj areoj sur la Cigna Marborda Ebenaĵo, ene de vidado de vadbirdoj (Ĥaradrioformaj birdoj) troveblaj ĉe nesalakvaj ĝis saletaj malsekejoj.

Tiuj papagoj troviĝas en paroj aŭ malgrandaj grupoj de 4 ĝis 6 individuoj,[32] aŭ foje en pli grandaj aroj de 20–30 birdoj. Malofte oni povas trovi aron de ĝis 100 birdoj; tiuj ĝenerale konsistas el junaj birdoj.[24] Birdoj povas asociiĝi kun aŭstraliaj ringkoluloj (Barnardius zonarius) aŭ flavorelaj rozeloj (Platycercus icterotis).[24] La ruĝkapa papago estas timema, kaj ofte retiriĝas al la supra kanopeo de arboj se ĝenatas,[24] kio malfaciligis la studon de ĝia reproduktado kaj socia konduto. Tial multaj aspektoj de ĉi tiuj estas malbone konataj.[32]

Oni supozas, ke la ruĝkapa papago estas monogama, kaj la paroj formas longdaŭrajn ligojn ĝenerale ekde ĉirkaŭ 20 monatoj. Pli junaj inoj estis registritaj pariĝantaj kun pli maljunaj maskloj je 8 aŭ 9 monatoj, sed ŝajne ne kapablaj reproduktiĝi en ĉi tiu aĝo.[32] La masklo komencas amindumadon sekvante la inon kaj farante kontaktalvokon, kaj ankaŭ plenumante aminduman montradon. Tio implikas levi siajn kronplumojn, krispigi siajn kron- kaj pug-plumojn, malaltigi siajn flugilojn por montri sian pugon, kaj levi kaj ekflamigi siajn vostoplumojn. La ino ofte kliniĝas kaj eligas manĝo-petegan vokon. Ĉi tiuj montradoj komenciĝas antaŭ ol nestejo estas elektita kaj daŭras dum la reprodukta sezono ĝis ĉirkaŭ du semajnoj post kiam la idoj elnestiĝis.[33]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]
Junulo en Perto, Aŭstralio

La reprodukta sezono estas de aŭgusto ĝis decembro.[20] La ruĝkapa papago bezonas maturajn arbojn sufiĉe grandajn por havi kavaĵojn en la trunko aŭ branĉoj. Ĉi tiuj arboj povas esti sur vojbordoj, laŭlonge de akvovojoj, aŭ en paŝtejoj, same kiel en arbaroj aŭ maldensejoj.[24] Nestoj ĝenerale estas 50–100 m aparte, kaj paroj defendas ilin energie kontraŭ aliaj birdoj, precipe aliaj ruĝkapaj papagoj, dum la daŭro de la nestado.[32] La nestejo estas kavaĵo en arbo ĝenerale en pli malnova granda arbo, kiel ekzemple marri-o, ĝarah, tuart, inundita eŭkalipto (Eucalyptus rudis) aŭ paperŝela spp. (Melaleuca), je alteco inter 4,5 kaj 16 metroj,[34][35] averaĝe ĉirkaŭ 9,6 m supergrunde kaj ofte norden aŭ orienten.[23] Pli malalta enirejo, mallarĝa kun pli granda kavaĵo, registrita je 3 metroj estis konsiderata escepta.[36] Ofte estas maĉmarkoj ĉe la enirejo,[20] kiu estas 70–170 milimetrojn larĝa. La kavaĵo estas 190 kaj 976 mm profunda kaj estas kovrita per lignopolvo ĉe la fundo.[35] La ino kovas sian ovodemetadon de kutime kvin, foje ses (registroj ĝis naŭ), laktoblankaj ovoj.[20] La grandeco de ĉiu preskaŭ sfera ovo estas 28 mm × 22 mm.[21] La masklo sekvas ŝin de proksima arbo, signalante, ke ŝi forlasu la neston por manĝaĵo, kiun li alportis.[20] Informoj pri la kovoperiodo estas limigitaj, sed estas inter 20 kaj 24 tagoj.[23]

La birdidoj estas nidifugaj — ili komence restas en la nesto, pezante 4–6 g ĉe naskiĝo kaj gajnante averaĝe 4.1 g tage.[32] Ĉe naskiĝo ili estas kovritaj per blanka lanugo, kiu baldaŭ anstataŭiĝas per griza lanugo.[27] Iliaj okuloj malfermiĝas je 9–11 tagoj de aĝo, kaj la primaraj plumoj aperas je 9–15 tagoj kaj la primaraj plumoj mem formiĝas je 14–20 tagoj. Ili estas nutrataj de la ino sole dum la unuaj du semajnoj, poste de ambaŭ gepatroj. Ili elnestiĝas inter 30 kaj 37 tagoj, kaj ĝenerale ĉiuj forlasas la neston en la sama tago. La gepatroj daŭre nutras ilin dum pliaj du semajnoj.[32]

Plenkreskulo manĝanta semojn de Grevillea

Semoj de marri estas la preferata dieto, sed ĝi ankaŭ elprenas semojn de kari (Eucalyptus diversicolor), ligneca piro (Xylomelum), Grevillea, Hakea, driandro (Banksia) kaj ŝikverko (Casuarina, Allocasuarina), mangito (Banksia grandis), kaj ankaŭ de herboj aŭ arbetoj asociitaj kun marri-hegemoniaj vegetaĵaraj tipoj.[21][28][6][37] La ​​beko de ĉi tiu papago permesas pli da precizeco por akiri semojn el kapsulo de eŭkalipto, la fortika keno de marri estas tramaĉita de la ringkolulo aŭ fendita de la potenca beko de kakatuoj (specioj de Cacatuidae).[26] Ankaŭ la nematura frukto de marri estas konsumata.[38] Herbospecio — natura aveno (Avena fatua) — kaj akacio estas paŝtataj por verdaj semoj.[35] Registroj pri manĝado de akaciaj semokapsuloj inkluzivas Acacia celastrifolia, A. dentifera, A. oncinophylla kaj A. restiacea, kiuj troviĝas en ĝia teritorio, kaj nudkapsulojn por malgrandaj semoj de kultivita Acacia merinthophora. Ankaŭ la nektar-plenaj floroj de kanguruaj piedoj (Anigozanthos sp.) estas serĉataj, kvankam, male al la mielmanĝulo kaj spinbekulo, ilia pezo rompas la longan tigon dum manĝado.[39] Ĉiu vivkapabla semo, kiu estas konsumata, povas esti nedigestita kaj disigita.[40]

Kvankam la ruĝkapa papago manĝas malpli da enkondukitaj plantospecioj ol aliaj papagoj, ĝi ja manĝas la semojn de maldika kardo (Carduus pycnocephalus), ŝafkardo (C. tenuiflorus) kaj diverskolora kardo (Silybum marianum).[41] La specio ankaŭ adaptiĝis por ekspluati la enkondukon de fruktoĝardenoj kiel pomoj kaj piroj kaj la ĝardenojn de antaŭurbaj areoj.[21][28] La ruĝkapa papago mordas ĉefe ruĝhaŭtajn pomojn, provante preni la semon de interne. Ĝi ne manĝas la karnon sed anstataŭe premas ĝin por trinki la sukon.[42] Ankaŭ la fruktoj de aliaj kultivitaj enkondukaĵoj estas elektitaj, inkluzive de migdalo, nektarino, olivo, persikoj, prunoj, granatoj kaj blanka cedro (Melia azedarach). Ankaŭ insektoj kiel psilidoj formas parton de ilia dieto.[21][28] Ankaŭ insektaj larvoj kaj mielrosaĵojoj estas konsumataj,[30] precipe fine de vintro kaj printempe dum ĝia reprodukta sezono.[43]

La ruĝkapa papago ĉefe manĝas surgrunde, tenante la kapsulon de eŭkaliptoj aŭ konusojn de ŝi-kverko per unu piedo kaj eltirante la semon per sia svelta kurbigita beko.[21] La lertecon, kiun ĝi montras uzante sian piedon kaj bekon por elpeli semojn, ankaŭ montras la longbeka nigra kakatuo (Calyptorhynchus baudinii). Ambaŭ troviĝas en la sama vivejo, ambaŭ specialiĝante pri eltirado de la provizo de grandaj semoj de la mari-o.[22] Ambaŭ specioj eltiras mari-semojn el sia ligneca kapsulo manipulante ĝin per la piedo kaj malsupra mandiblo, kaj enigante la pinton de la supra mandiblo ĉe malfermaĵoj en la sem-disiganta valvo.[31] La markoj lasitaj de la malsupra mandiblo sur la nukso de la mari-o distingas ĝin de tiuj, kiujn manĝas aliaj papagoj kaj kakatuoj.[44] La ruĝkapa papago lasas malprofundajn markojn ĉirkaŭ la malfermaĵo de la kapsulo, kun malmulta difekto al la ŝelo.[45] La specio ĉefe manĝas kaj manipulas objektojn per sia maldekstra piedo; limigita specimenigo de aŭstraliaj papagospecioj indikas, ke flankeco estas asociita kun pli granda grandeco, kaj multaj el ĉi tiuj estas maldekstrapiedaj, kvankam du aliaj larĝvostaj papagspecioj (nome la karmezina rozelo kaj la ringkolulo) estas dekstrapiedaj, kaj pli malgrandaj specioj montras neniun preferon.[46]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2016). “Purpureicephalus spurius”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22685087A93058564. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22685087A93058564.en. Alirita 11a de Novembro 2021.. 
  2. 2,0 2,1 2,2 Australian Biological Resources Study (1a de Marto 2012). "Species Purpureicephalus spurius (Kuhl, 1820)". Australian Faunal Directory. Canberra, Australian Capital Territory: Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts, Australian Government. Alirita la 23an de Julio 2018.
  3. Kuhl, Heinrich. (1820) Conspectus Psittacorum : cum specierum definitionibus, novarum descriptionibus, synonymis et circa patriam singularum naturalem adversariis, adjecto indice museorum, ubi earum artificiosae exuviae servantur, Nova Acta Leopoldina (latine).
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Higgins 1999, p. 391.
  5. (1830) “Notice on some new species of birds”, Zoological Journal London 5, p. 273–75. 
  6. 6,0 6,1 Cayley, Neville W. (2011). Lindsey, Terence R. (eld.). What bird is that?: a completely revised and updated edition of the classic Australian ornithological work (Signature ed.). Walsh Bay, N.S.W.: Australia's Heritage Publishing. p. 404. ISBN 978-0-9870701-0-4.
  7. Olsen, Penny. (2013) Flocks of Colour. Canberra: National Library of Australia. ISBN 978-0-642-27806-7.
  8. (1854) “Conspectus psittacorum”, Revue et Magasin de Zoologie Pure et Appliquée (fr) 6, p. 149–58 [153]. 
  9. 9,0 9,1 Gray, Jeannie. (2013) Australian Bird Names: A Complete Guide. Collingwood, Victoria: Csiro Publishing. ISBN 978-0-643-10471-6.
  10. Mathews, Gregory M.. (1917) The Birds of Australia 6. London: Witherby & Co., p. 386–90.
  11. (1941) “The Australian Broad-tailed Parrots (Subfamily Platycercinae)”, Records of the South Australian Museum 7, p. 117–44 [122–23]. 
  12. Mathews, Gregory M. (1917). The Birds of Australia. Vol. 6. London: Witherby & Co. p. 389.
  13. 13,0 13,1 (1955) “A revision of Trichoglossus hematodus and of the Australian Platycercine parrots”, Ibis 97 (3), p. 432–79. doi:10.1111/j.1474-919X.1955.tb04978.x. 
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 Higgins 1999, p. 399.
  15. Christidis, Les. (2008) Systematics and Taxonomy of Australian Birds. Canberra: CSIRO Publishing. ISBN 978-0-643-06511-6.
  16. (1938) “The King Parrot of Western Australia-Purpureicephalus spurius (Kuhl, 1920)”, Emu 37 (3), p. 169–72. doi:10.1071/MU937169. Bibkodo:1938EmuAO..37..169S. 
  17. (2012) “Out of the Bassian province: historical biogeography of the Australasian platycercine parrots (Aves, Psittaciformes)”, Zoologica Scripta 42, p. 13–27. doi:10.1111/j.1463-6409.2012.00561.x. 53957317. 
  18. Parrots & cockatoos. International Ornithologists' Union (2018). Alirita 7a de Septembro 2018 .
  19. Morcombe 1986, p. 239.
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 20,4 Morcombe 1986, p. 317.
  21. 21,0 21,1 21,2 21,3 21,4 21,5 21,6 21,7 21,8 Serventy, D. L.; Whittell, H. M. (1951). "King Parrot Purpureicephalus spurius". A handbook of the birds of Western Australia (with the exception of the Kimberley division) (2a eld.). Perth: Paterson Brokensha. pp. 230–31.
  22. 22,0 22,1 Low, Tim. (2014) “5. Land of Parrots”, Where Song Began: Australia's birds and how they changed the world. Melbourne, Vic.: Viking, p. 123, colour section. ISBN 978-0-670-07796-0. “citing 'marri' HANZAB”.
  23. 23,0 23,1 23,2 Higgins 1999, p. 396.
  24. 24,0 24,1 24,2 24,3 24,4 24,5 24,6 24,7 24,8 Higgins 1999, p. 392.
  25. 25,0 25,1 25,2 25,3 Higgins 1999, p. 398.
  26. 26,0 26,1 26,2 Morcombe 1986, p. 238.
  27. 27,0 27,1 Higgins 1999, p. 397.
  28. 28,0 28,1 28,2 28,3 28,4 Forshaw, Joseph M.; Cooper, William T. (1978). Parrots of the World (2a eld.). Melbourne: Landsdowne Editions. p. 227. ISBN 978-0-7018-0690-3.
  29. Higgins 1999, p. 393.
  30. 30,0 30,1 30,2 Blakers, M.; Davies, S.J.J.F.; Reilly, P.N. (1984). Royal Australasian Ornithologists Union (eld.). The Atlas of Australian Birds (1a eld.). Carlton, Vic.: Melbourne University Press. p. 270. ISBN 978-0-522-84285-2.
  31. 31,0 31,1 Morcombe, Michael (2003). Field Guide to Australian Birds (2a eld.). Archerfield, Qld.: Steve Parish Pub. p. 183. ISBN 978-1-74021-417-9.
  32. 32,0 32,1 32,2 32,3 32,4 32,5 Higgins 1999, p. 394.
  33. Higgins 1999, p. 395.
  34. Powell 1990, p. 112.
  35. 35,0 35,1 35,2 Johnstone, R. E.. (1998) “Red-capped Parrot (Kuhl 1820)”, Handbook of Western Australian birds, vol 1. Non-passerines (Emu to Dollarbird). Perth, WA: Western Australian Museum, p. 297–98. ISBN 978-0-7307-1208-4.
  36. Morcombe, Michael. (1990) “Bird of forest and woodlands”, Australian Birds in the Wilderness. Frenchs Forest, N.S.W.: Child & Associates, p. 86–87. ISBN 978-0-86777-382-8.
  37. Powell 1990, p. 66.
  38. Powell 1990, p. 92.
  39. Cunningham, Irene. (2005) The Land of Flowers : an Australian environment on the brink. NSW, Australia: Otford Press. ISBN 978-1-876928-45-2.
  40. (2002) “Wattle I plant for wildlife?”, Conservation Science W. Aust. 4 (3), p. 62–71. 
  41. (1995) “Changes in the status and distribution of four species of parrot in the south of Western Australia during 1970–90”, Pacific Conservation Biology 2 (2), p. 191–99. doi:10.1071/PC960191. Bibkodo:1995PacSB...2..191R. 
  42. (1985) “Damage to cultivated fruit by parrots in the south of Western Australia”, Australian Wildlife Research 12 (1), p. 75–80. doi:10.1071/WR9850075. Bibkodo:1985WildR..12...75L. 
  43. (1984) “The diets of three species of parrots in the south of Western Australia”, Australian Wildlife Research 11 (2), p. 357–71. doi:10.1071/WR9840357. Bibkodo:1984WildR..11..357L. 
  44. Chewed Marri nut identification. Alirita 2a de Aŭgusto 2018 . “description for guide: Identification to chewed marri nuts]”.
  45. Powell 1990, p. 20.
  46. (2011) “The evolution of lateralised foot use in parrots: a phylogenetic approach”, Behavioral Ecology 22 (6), p. 1201–08. doi:10.1093/beheco/arr114. 
  • Lendon, Alan H.. (1973) Australian Parrots in Field and Aviary, 2‑a eldono, Sydney: Angus and Robertson. ISBN 0-207-12424-8.
  • Powell, Robert. (1990) Leaf and Branch: Trees and Tall Shrubs of Perth, 2‑a eldono, Perth, W.A.: Dept. of Conservation and Land Management. ISBN 978-0-7309-3916-0.


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]