Purpurtufa fruktokolombo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Ptilinopus porphyraceus (Temminck, 1821) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Purpurtufa fruktokolombo, skarlatkrona fruktokolombo, Tonga fruktokolombo aŭ purpurkrona fruktokolombo (Ptilinopus porphyraceus) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kaj genro Ptilinopus de ĉirkaŭ 50 fruktokolomboj, kiuj vivas en Sudorienta Azio kaj Oceanio.[1] Ĝi troviĝas en Usona Samoo, Fiĝioj, Marŝaloj, Niue, Samoo, Tongo, kaj Valiso kaj Futuno. Iliaj naturaj habitatoj estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj kaj tropikaj kaj subtropikaj manglejoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]
Temas pri palgriza kolombo kun verdaj dorso kaj flugiloj, kiuj havas pli malhelverdajn pintojn, dum la verdaj vostoplumoj havas flavan pinton. La plej rimarkinda trajto estas skarlata frunto etende ĝis la verto.
La dieto de Ptilinopus porphyraceus estas ĉefe frukto, kiel figoj, de taksonoj Meliaceae, Muntingia, Solanum torvum,[2] Metroxylon amicarum kaj Odora kanango.[1]
Ĝi estas tipe solema, kaj foje vidita en paroj; oni supozzas, ke ĝi estas teritoriema. Tamen, foje ĝi estis vifita en grupoj de ĝis 10 individuoj.[1]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]Ĝis 2016, kaj la Purpurkrona fruktokolombo kaj la Kosrae fruktokolombo estis konsiderataj subspecioj de la Purpurtufa fruktokolombo. La Purpurtufa fruktokolombo ankoraŭ havas du restantajn subspeciojn:
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 3 Cibois, Alice; Thibault, Jean-Claude; Meyer, Jean-Yves (January 2020), "Swamp Harrier (Circus approximans Peale, 1848).", Invasive birds: global trends and impacts (UK: CABI): pp. 255–257, doi:10.1079/9781789242065.0255, (ISBN 978-1-78924-206-5), http://dx.doi.org/10.1079/9781789242065.0255, retrieved 2023-08-21
- ↑ (2020) “Red-bellied Fruit-Dove (Ptilinopus greyi), version 1.0”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.rbfdov1.01.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Watling, Dick (2001) A Guide to the Birds of Fiji & Western Polynesia, Environmental Consultants (Fiji), Suva.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


