Puto goeta (Ilmenau)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Goeta puto en la Malnova tombejo de Ilmenau

Goeta puto (en la germana: Goethebrunnen) nomiĝas monumento starigita je honoro de Johann Wolfgang von Goethe. Ĝi troviĝas en la Malnova tombejo de Ilmenau, Germanio, apud la ŝatata migradopado Von Bach zu Goethe kondukanta de Arnstadt al Ilmenau. Aliaj goetaj putoj troviĝas interalie en Bensheim, Vajmaro kaj Bad Berka. Vera Goeto-monumento en Ilmenau admireblas antaŭ la Admininistradejo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Inaŭguro okazis en la 28-a de aŭgusto 1932 en la naskiĝtago de Goeto, en internacia Goeto-jaro. Sed la konstruo komenciĝis jam en 1931, ĝuste unu jarcenton post la lasta naskiĝtago de la poeto. Goeto festenis ĝin en Ilmenau, kie multaj lokanoj gratulis lin. Tiamaniere la urbo igis simplan puton belega duonoficiala monumento por granda Ilmenau-ŝatinto. La verko estis farita laŭ planoj de Eberhard Stachura, tiama urba ĉefarkitekto. Oni intence uzis lokajn materialojn: la porfiraĵoj venis el la t.n. Konsilantara ŝtonrompejo de Ilmenau.

Wilhelm Löber, intertempe surloka ceramikisto kaj skulptisto kaj disĉiplo de la Bauhaus-movado, faris reliefon admirindan kun la supre skribitaj vortoj Stirb und Werde — Mortu kaj reestiĝu. Tiuj ĉi vortoj prenitis el la verko West-östlicher Divan de Goeto.[1] La nazioj deklaris tiaĵojn degenerita arto. La puto saviĝis nur ĉar oni kaŝis ĝin dum jaroj malantaŭ bretoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komparu la lastajn versojn de poemo kun titolo Selige Sehnsucht: Keine Ferne macht dich schwierig, / Kommst geflogen und gebannt, / Und zuletzt, des Lichts begierig, / Bist du Schmetterling verbrannt. // Und so lang du das nicht hast, / Dieses: Stirb und werde! / Bist du nur ein trüber Gast / Auf der dunklen Erde. (Traduko: Distanco neniu ĉagrenigas vin alflugantan kaj allogatan. Finfine, lumavide, vi estos forbrulinta kiel papilio. La tempon, kiam vi ankoraŭ ne konas tiun "Mortu kaj reestiĝu", vi nur estas malinteresa gasto sur la malhela tero.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]