Pygmalion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Cover-play1913.jpg

Pygmalion (esperante Pigmaliono) estas teatraĵo de George Bernard Shaw, nomita laŭ greka mitologia figuro. Ĝi unue estis prezentita sur la scenejo al la publiko en 1913.

En antikva greka mitologio, Pigmaliono enamiĝis al unu el liaj skulptaĵoj, kiuj tiam ekvivis. La ĝenerala ideo de tiu mito estis populara temo por viktoriaj anglaj dramverkistoj, inkluzive de unu el la influoj de Shaw, W.S. Gilbert, kiu verkis sukcesan verkon bazitan sur la rakonto nomata Pigmaliono kaj Galatea kiu unue estis prezentita en 1871. Ankaŭ Shaw estis familiara kun la burleska versio, Galatea, or Pygmalion Reversed. La teatraĵo de Shaw estis adaptita multfoje, precipe kiel la muzikalo My Fair Lady kaj ĝia filmversio.

Shaw menciis, ke la rolulo de profesoro Henry Higgins estis inspirita de pluraj britaj profesoroj de fonetiko: Alexander Melville Bell, Alexander J. Ellis, Tito Pagliardini, sed ĉefe, la fripona Henry Sweet.