Pál Csató

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Csató
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1804 (1804-01-07)
en Sarkad
Morto 15-an de februaro 1841 (1841-02-15) (37-jaraĝa)
en Bratislavo
Lingvoj germanaanglaitalafrancahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Profesio
Okupo verkistojuristoLiteratura tradukistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pál CSATÓ [ĉatO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csató Pál estis hungara verkisto, juristo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.

Pál Csató [1] naskiĝis la 7-an de januaro 1804 en Sarkad. Li mortis la 15-an de februaro 1841 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Csató komence lernis por iĝi pastro ĝis 1823, poste li studis juron, dume li lernis germane, angle, itale, france. En 1831 li ekhavis postenon en MTA, krome li helpis redaktan laboron de Mihály Helmeczy. En 1834 li estis familia edukisto en Transilvanio por unu jaro, poste li revenis al Pest (urbo). En 1836 li edziĝis. En la sekva jaro li iris al Pozsony, kie li helpis la parlamentan laboron. Li tre frue mortis.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Der kleine Ungar, oder Sammlung der zum Sprechen nöthigsten Wörter und Redensarten, nebst leichten Gesprächen für das geschäftliche Leben 1834, denove en 1845
  • Magyar és német beszélgetések, a két nyelven beszélni kezdők számára (Hungaraj kaj germanaj paroladoj por tiuj, kiuj komencas paroladi en ambaŭ lingvoj) 1834
  • Megházasodtam (Mi edziĝis) 1841 - komedio, longe prezentita en Nacia Teatro (Budapeŝto)
  • diversaj artikoloj kaj tradukaĵoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]