Pál Ordódy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Ordódy
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1822 (1822-08-26)
en Peŝto
Morto 26-an de aŭgusto 1885 (1885-08-26) (63-jaraĝa)
en Bad Ischl
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Pál Ordódy
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Pál Ordódy [ordOdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ordódy Pál estis hungara politikisto, ministro, parlamentano. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis ordódi kaj rozsonmiticzi.

Pál Ordódy [1] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1822 en Pest (urbo). Li mortis la 26-an de aŭgusto 1885 en Habsburga Imperio en Bad Ischl.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Ordódy lernis juron, poste li eklaboris ekde 1844 kiel subnotario. Dum la Hungara revolucio de 1848 komence li ricevis diplomatian taskon, en la sekva jaro li estis elektita parlamenta deputito. Post falo de la revolucio li estis kondamnita je prizono. En 1861 li denove estis elektita parlamentano, krome ĉefnotario. En Kabineto Kálmán Tisza li estis ministro pri transporto inter 1880 kaj 1882.

Fontoj[redakti | redakti fonton]