Pälden Döndrub Namgyal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pälden Döndrub Namgyal
12-a reĝo de Sikimo
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1923 (1923-05-23)
en Gangtok
Morto 29-an de januaro 1982 (1982-01-29) (58-jaraĝa)
en Memorial Sloan Kettering Cancer Center
Tombo Gangtok vd
Religio budhismo vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Bishop Cotton School vd
Familio
Dinastio Chogyal vd
Patro Tashi Namgyal vd
Patrino Kunzang Dechen vd
Gefratoj Paljor Namgyal vd
Edz(in)o Hope Cooke • Samyo Kushoe Sangideki vd
Infanoj Tenzing Kunzang Jigme Namgyal • Wangchuk Namgyal • Princess Yangchen Dolma Namgyal vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Reĝo kaj reĝino de Sikimo (1966).

Pälden Döndrub Namgyal (Gangtok, 23-an de majo 1923 - Novjorko, 29-an de januaro 1982) estis la dua kaj lasta Chögyal (reĝo) de Sikimo. Li postsekvis Tashi Namgyal en 1963. Dum sia regado la monarkio estis aboligita kiam la popolo voĉdonis por aliĝo de Sikimo al Barato kiel 22-a ŝtato.

Juneco kaj studo[redakti | redakti fonton]

Kiel 6-jaraĝulo li iris al la St. Joseph's Convent in Kalimpong, sed li devis interrompi la studadon pro malario. De lia 8-a ĝis 11-a li por studi iris al monaĥejo, sub sia onklo Rinpoche Lhatsun. Post tio li estis agnoskita kiel la renaskito de la tulku de tiel la monaĥejo Phodong kiel de Rumtek. Post tio li iris al la St. Joseph's College en Darĝiling. Je la Bishop Cotton School en Ŝimla li diplomiĝis en 1941.

Familio[redakti | redakti fonton]

Li geedziĝis kun Sangey Deki en 1950, filino de grava tibeta familio kaj kune havas du filojn kaj unu filinon. Sangey mortis en 1957.

Li reedziĝis en 1963 kun la dudekdu jaraĝa usonanino membro de la elito Hope Cooke. Ilia geedziĝo mondvaste altiris la atenton al Sikimo. La paro havas du infanopjn kaj divorcis en 1980.

Kariero, kronado kaj aliĝo al Barato[redakti | redakti fonton]

Pälden Döndrub Namgyal servis por sia patro kiel konsilanto por enlandaj aferoj kaj gvidis la intertraktan teamon kiu fiksis la rilatojn kun Barato post ties sendependeco en 1949.

Baldaŭ post la geedziĝo kun Cooke li estis kronita je astrologie favora tago en 1965.

En 1975 okazis referendumo en Sikimo ĉe kiu 97% voĉdonis por aliĝo al Barato. Per tio la reĝeco finiĝis por Pälden Döndrub Namgyal.

Li mortis komence de 1982 pro kancero en Novjorko. La filo el la unua geedziĝo, Wangchuk Namgyal, nomumiĝis al la dektria Chögyal, funkcio je kiu ne plu ligiĝis oficiala aŭtoriteco.

Rekono[redakti | redakti fonton]

Ĉe lia morto membroj de la parlamento oferis khatojn kiel signo de respekto.

De Barato li ricevis en 1947 la Hindian Sendependecan Medalon kaj en la sama jaro li kavaliriĝis en la Ordeno de la Brita Imperio. En 1954 li ricevis la Padma Bhushan-on de Barato. En 1956 li ricevis la Ordeno de la nigra stelo de Benino (tiam Francio).

Plue li havis la sekvajn titolojn:

  • 1923-1941: Princo Pälden Döndrub Namgyal
  • 1941-1947: Maharajkumar Ŝri Panch Pälden Döndrub Namgyal