Přelouč

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Přelouč
germane Prelauc, germane Pschelautsch
urbo
Civitana lombardejo en Přelouč
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Přelouč
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Přelouč
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Elbo
Situo Přelouč
 - alteco 212 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 22″ N 15° 33′ 38″ O / 50.03944 °N, 15.56056 °O / 50.03944; 15.56056 (mapo)
Areo 30,47 km² (3 047 ha)
Loĝantaro 9 971 (2023)
Denseco 327,24 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1086
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 530 02 ĝis 533 03
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575500
Katastraj teritorioj 8
Partoj de urbo 8
Bazaj setlejunuoj 15
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Přelouč
Retpaĝo: www.mestoprelouc.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Urbo Přelouč (legu Prĵeloŭĉ) troviĝas en Ĉeĥio proksimume 12 kilometrojn okcidente de la regiona urbo Pardubice. La urbo kun la kerno sur maldekstra flanko de la rivero Elbo (ĉeĥe Labe) konsistas el ok lokaĵoj - Přelouč, Klenovka, Lhota ĉe Přelouč, Lohenice, Mělice (Mjelice), Škudly, Štěpánov (Ŝtjepanov) kaj Tupesy. La urbo troviĝas sur fervoja linio Prago - Pardubice. Haltas ĉi tie ankaŭ iuj rapidtrajnoj. Vivas ĉi tie 9 971 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Valy, Veselí, Brloh, Břehy, Pardubice, Semín, Poběžovice u Přelouče, Přelovice, Řečany nad Labem, Jankovice, Jedousov, Mokošín, Lipoltice, Živanice kaj Zdechovice.

Historio[redakti | redakti fonton]

Přelouč estas unu el la plej malnovaj, historie dokumentitaj lokoj en la regiono. Origina domaro ekestis sur norda rando de nuntempa urbo jam en la 10-a jarcento dum regado de Slavníkidoj. En sia blazono ĝi havas nigran fajrokradon en ora areo, kiu estas atribuo de Sankta Laŭrenco, patrono de la monaĥejo de Opatovice, al kiu la vilaĝo estis en la jaro 1086 de la reĝo Vratislav la 1-a dediĉita. Al tiu jaro rilatas ankaŭ la unua mencio pri "kabanaro kun lupolkampo". De tiam signifo de Přelouč grave altiĝis.

En la jaro 1261 estis origina domaro promociita je urbo fare de Přemysl Otakar la 2-a. Estis al ĝi donita Magdeburga juro. Administradon faradis aparta urbestraro inter kiu estis ekzemple ankaŭ Georgo el Poděbrady. Ankoraŭ en la 13-a jarcento la urbo fariĝis strategia transitloko ĉe travadejo trans Labe sur vojo liganta Hradec Králové kaj Kutná Hora. Komence de la husanaj militoj estis Přelouč konkerita kaj detruita fare de katolika armeo de Johano Městecký el Opočno, 125 loĝantoj estis deportitaj al Kutná Hora kaj enŝaktigitaj.

En la jaro 1518 alligis Přelouč-on Vilém el Pernštejn al senjorbienego Pardubice. En la dua duono de la 16-a jarcento Přelouč ricevis renesancan formon kaj en la jaro 1580 fariĝis reĝa kamera urbo. En tempoj de la tridekjara milito ĝi estis denove detruita. Prosperon al la urbo venigis nur konstruo de la fervojo kaj de la imperiestra ŝoseo en la unua duono de 19-a jarcento. Danke al tiuj ĉi konstruoj Přelouč fariĝis post Pardubice la dua ekonomie plej signifa urbo en la regiono. En la jaroj 1850 ĝis 1960 ĝi estis distrikturbo. En la urbo estas nuntempe registritaj 1973 domoj kaj vivas ĉi tie 9080 loĝantojn.

De la fino de 13-a jarcento estis konstruata fortikaĵo. La murego havis du ĉefajn pordegojn. La montaran aŭ pragan en la okcidento kaj pardubican en la oriento kaj du pordojn, en la norda flanko Semínan kaj en la sudo Benešovican. Ambaŭ pordegoj estis malkonstruitaj post brulego en la jaro 1809. La unua urbodomo estas dokumentita en la jaro 1562, malkonstruita estis en la jaro 1852.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 161
18805 093
18905 359
19005 092
19105 496
19215 154
JaroLoĝantoj
19305 655
19505 644
19616 673
19707 452
19808 865
19919 587
JaroLoĝantoj
20019 144
20149 019
20169 127
20179 258
20189 394
20199 659
JaroLoĝantoj
20209 880
20219 276
20229 315
20239 971

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas urbopartoj:

  • Přelouč
  • Klenovka
  • Lhota pod Přeloučí
  • Lohenice
  • Mělice
  • Škudly
  • Štěpánov
  • Tupesy

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Nova urbodomo kun lernejoj[redakti | redakti fonton]

Nova urbodomo kun knaba kaj knabina lernejoj en novrenesanca stilo estis konstruata en la jaro 1882. En la sama konstrustilo estis en la jaroj 1899-1901 konstruata Civitana pruntejo kaj Vilao de Diviš, ĉio laŭ planoj de arĥitekto Rudolf Kříženecký. La vilao servis por celoj de la urba muzeo, nun kiel zorganta domo de Ĉeĥofratula Religio Evangelia.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Johano Pli Granda origine romana, baroke rekonstruita en la jaro 1646, post incendio en la jaro 1621 kaj nove rekonstruita en la fino de 19-a jarcento. Aŭtoro de la bildo "Senkapigo de Sankta Jakobo Pli Aĝa" estas Brandla disĉiplo Köpell. Baroka orgeno devenas el la jaro 1692 kaj estis kreita de majstro Abrahamo Stark el Loket.

Paroĥejo kaj estinta apoteko[redakti | redakti fonton]

Paroĥejo kaj estinta apoteko lokigitaj proksime de la preĝejo devenas el la tempo post brulego en la jaro 1809.

Tombeja kapelo[redakti | redakti fonton]

Tombeja kapelo de Vizito de Sankta Maria estis konstruita en la jaroj 1682-84 okaze de onidiro pri magia saniga povumo de ĉi tiea mariakulta bildo. Nuntempa formo de la turoj kun bulbaj kupoloj estas verko de arĥitekto František Schmoranz en la jaro 1881. Interioro de la preĝejo estas ornamita per pentraĵoj de Josef Kramolín. Sur ekstera muro de la preĝejo estas memortabulo al František Veverka, kiu kun sia kuzo inventis simplan formon de ĉarplugilo kaj estas ĉi tie entombigita.

Novrenesanca evangelia preĝejo[redakti | redakti fonton]

Novrenesanca evangelia preĝejo estas el la jaroj 1904-1905.

Evangelia preĝejo en Přelouč
Tombeja kapelo de Vizito de Sankta Maria
Preĝejo de Sankta Jakobo en Přelouč
Malnovaj lernejoj en Přelouč

Hebrea sinagogo[redakti | redakti fonton]

Hebrea sinagogo novromana el la jaro 1861 estis en 1937 luigita al la Eklezio Ĉeĥoslovaka Husana, en la jaroj 1949-1952 modernigita en Kolegiarejon de Tůma el Přelouč.

Akvokondukilo kaj ponto trans Elbo[redakti | redakti fonton]

Komence de la 16-a jarcento konstruigis Štěpán Anděl el Ronovec akvokondukilon venigantan akvon el muelejo ĉe Elbo en du bierfarejojn kaj en akvujon sur la placo. Samtempe li konstruigis ponton trans la rivero Elbo.

Fervojo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1845 estis Přelouč ligita al fervoja linio Pardubice - Prago; en la jaro 1881 estis konstruita fervojlinio el Přelouč al Vápený Podol.

Akvobaro[redakti | redakti fonton]

Akvobaro nome kluzo kun kluzokamero kaj hidrocentralo estis konstruita en la jaroj 1912 ĝis 1920.

Malgrandaj arĥitekturaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Statuo de Sankta Venceslao situas antaŭ la preĝejo.
  • Pestkolono kun statuo de Sankta Johano Nepomuka sur la placo devenas el la jaro 1704.
  • Domoj en suda parto de la urboplaco kun tn. subĉambroj, origine lignaj, kiuj estis en la jaroj 1830 - 1842 anstataŭigitaj per masonitaj arkadoj.
  • Kolono de Sankta Johano Nepomuka devenas el la jaro 1704.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]