Quévert
Quévert | ||
komunumo | ||
|
||
Regno | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Côtes-d'Armor | |
Arondismento | Dinan | |
Kantono | Dinan-Ouest | |
Komunumaro | Komunumaro de Dinan | |
Situo | Quévert | |
- alteco | 103 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 27′ 52″ N 02° 05′ 09″ U / 48.46444 °N, 2.08583 °U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 130 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 49 m s. m. | |
Areo | 12,48 km² (1 248 ha) | |
Loĝantaro | 3 626 (20102017) | |
Dato | 2008-2014 | |
Urbestro | Alain Burlot | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 22100 | |
INSEE | 22259 | |
Geografia lokigo sur la mapo : Côtes-d'Armor Geografia lokigo sur la mapo : Francio | ||
![]() | ||
Retpaĝo: ville-quevert.fr | ||
Quévert [kevɛʁ] estas franca komunumo, en la departemento Côtes-d'Armor en la regiono Bretonio.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Quévert situas nord-okcidente de Dinan, ties najbaro, apartigita per nacia vojo N176.
![]() |
![]() | |||
Historio[redakti | redakti fonton]
Quévert ekzistis ekde la 12-a jc, kaj ĝi estis kunigita al Corseul poste al Saint-Malo. Kiel la aliaj francaj komunumoj, ĝi elektis sian unuan konsilion en 1790.
La 19-an de aprilo 2000, juna virino, 28-jara, dungito de la restoracio McDonald's de Quévert, estis murdita per bombo, kiu eksplodis sur ŝia laborloko. La atenco estis ĝenerale atribuita al la bretona sendependisma movadaro[1], precipe pro la uzata eksplodaĵo, kiu venis de la stokoj ŝtelitaj en Plévin en septembro 1999. La tri sendependistoj juĝitaj pro tiu atenco estis definitive senkulpigitaj en 2009[2].
Heraldiko[redakti | redakti fonton]

![]() |
Blazono | france Taillé : au premier de sinople à la croix pattée alésée d'argent, au second de gueules à la roue dentée d'or : à la cotice en barre d'argent chargée de cinq mouchetures d'hermine de sable brochant sur la partition ; le tout sommé d'un chef d'argent fretté d'azur de huit pièces. esperante Tranĉita laŭ maldekstra balteo : la unua sinopla kun plilarĝigita alezita arĝenta kruco, la dua ruĝa kun ora dentrado, la balteeto arĝenta ŝarĝita per kvin sablaj ermenoj sur la tuto; kun arĝenta kapo lazure plektita per ok pecoj. |
---|---|---|
Detaloj | La oficiala situacio de la blazono restas determinota. |
Administrado[redakti | redakti fonton]
Quévert estas ano de Komunumaro de Dinan.
Listo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
marte 2001 | Alain Burlot | Profesoro
| ||
marte 1971 | marte 2001 | Louis Martin | Profesoro
| |
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
Demografio[redakti | redakti fonton]
Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]
- Kapelo Sainte-Anne-du-Rocher datiĝanta de la 14-a jc[3].
- La paroĥa preĝejo, ties baptujo[4] de la 16-a jc kaj la statuo de Virgulino kun infano[5].
Edukado kaj kulturo[redakti | redakti fonton]
« Les Mordus de la Pomme » (esperantlingve "la pomŝategantoj") organizas ĉiujare la Fête de la Pomme (esperantlingve "pomfesto") la unuan semajnfinon de novembro. La diversaj metioj ligitaj al kreskigo, ekspluatado kaj vendo de pomoj estas ekspoziciataj. Konkursoj pri prezentado per korboj kaj desegnoj faritaj de la infanoj de la lernejoj de la lando de Dinan estas tiam organizataj.
Sporto[redakti | redakti fonton]
- La Hockey Club Quévertois (esperantlingve "Hokeklubo de Quévert") estas kvinfoja ĉampiono de Francio de radhokeo[6] .
Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]
Quévert estas konata pro sia "Courtil des Senteurs", rozejo kreita ĉirkaŭ fontano. Tie estas plantitaj kaj bontenataj nuntempaj aŭ maloftaj rozujoj. Okaze de ĉiu naskiĝo de knabino en Quévert, rozujo estas plantita.
Quévert aranĝis temajn piedirajn vojojn, kiaj "Chemin des fleurs" kaj "chemin des Roches" aparte dediĉita al granito.
Elstaruloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
Notoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Artikolo pri atenco en Quévert en gazeto "Le Télégramme"
- ↑ Artikolo pri neniu nova proceso pri la atenco de Quévert en gazeto "Presse-Océan"
- ↑ Haut-relief : crucifixion (la) à Quévert (22). Alirita la 22-an de julio 2010..
- ↑ Fonts baptismaŭ à Quévert (22). Alirita la 22-an de julio 2010..
- ↑ Statuo : Virgulino kun infano en Quévert (22). Alirita la 22-an de julio 2010..
- ↑ TTT-ejo de la hokeklubo Dinan Quévert. Alirita la 22-an de julio 2010..
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
|