Queenstown (Sud-Afriko)
| Queenstown | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 5319 • 5320 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 31° 54′ S, 26° 53′ O (mapo)-31.926.883333333333Koordinatoj: 31° 54′ S, 26° 53′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 1 081 m [+] | ||
| Areo | 71,3 km² (7 130 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Queenstown (pli frue Queen Victoria) estas grandurbo kaj diocezo en Sudafriko, en provinco Orienta Kablando.

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Geografio
[redakti | redakti fonton]Queenstown situas sur altebenaĵo laŭ rivero Komani en la nordorienta parto de la lando. Orient-Londono troviĝas 159, Port Elizabeth 260, Bloemfontein 315, Durbano 456, Johanesburgo 645, Pretorio 701, Kaburbo 822 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]
Tiama Queen Victoria estis fondita en 1853 kune kun fortikaĵo. La urbo prosperis daŭre ĝis la ekonomia krizo en la 1930-aj jaroj. En la 1960-aj jaroj la afrikanoj estis movitaj pli orienten, sekve Queenstown iĝis "urbo de blankuloj".
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Queenstown estas centro de la prospera ĉirkaŭa terkultivado.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Queenstown situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo inter Orient-Londono kaj Bloemfontein.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Queenstown havas subtropikan klimaton. La temperaturo varias inter 3-29 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en junio kaj en julio. Jare pluvas po 513 mm. La pluvo kulminas en februaro kaj malkulminas julie. En 2002 katastrofa neĝado okazis.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- fortikaĵo nomata Heksagono
- anglikana preĝejo
- romkatolika katedralo
- urbodomo
- naturrezervejo en la proksimo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Angla Vikipedio
- loĝantaro
- mapo, distancoj Arkivigite je 2015-05-10 per la retarkivo Wayback Machine




