Queich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Queich
la rivero Queich en Annweiler
rivero
Bazaj informoj
Situo Palatinato, Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 51,57 km
Fluo
Fonto apud Hauenstein (Palatinato)
- Alteco super marnivelo 273 m
- Koordinatoj 49° 10′ 6″ N, 7° 50′ 48″ O (mapo)49.1683333333337.8466666666667
Enfluejo apud Germersheim n la riveron Rejno
- Alteco 95 m
- Koordinatoj 49° 13′ 39″ N, 8° 23′ 4″ O (mapo)49.22758.3844444444445
Altecodiferenco 178 m
Geografio
Trairataj urboj Landau, Germersheim, Annweiler
Alfluantoj
- Dekstraj Birnbach, Spiegelbach
- Maldekstraj Wellbach, Eisbach, Fuchsbach
Map
Queich
rivervojo
vdr

La rivero Queich (prononcu: kvajŝ) estas 51,57 km longa maldekstra flankrivero de la Rejno, kiu fontas en la suda parto de la Palatinata Arbaro, la germana parto de la regiono Vasgovio, apuds Hauenstein. En la Malaltebenaĵo de Supra Rejno ĝi enlfuas apud Germersheim en la Rejno. Ĝia riversistemo apartenas apud tiuj de la riveroj Speyerbach, Lauter kaj Schwarzbach al la kvar grandaj deakvigaj sistemo de la Palatinata Arbaro.[1].

Topografio[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

La Queich-fonto situas 3 km sude da la komunumo Hauenstein en alteco de 373 m super marnivelo je la orienta deklivo de la 463 m alta monto Winterberg.[2] Ĝi estas enmasonigita kun ĉizita sabloŝtono de la regiono

Rivervojo kaj Alfluantoj[redakti | redakti fonton]

Komence la Queich trafluas kiel mallarĝa rojo la valon Stephanstal en norda direkto al Hauenstein. Tie ĝi turniĝas al oriento kaj trafluas en granda arko tra la samnoma valo. Ĝi pasas la vilaĝojn Wilgartswiesen, Rinnthal kaj Annweiler-Sarnstall. Malantaŭ Rinthal ĝi ricevis akvon de maldekstre de sia plej akvoriĉa alfluanto, la 15 km longa rivereto Wellbach. Poste la Queich pasas Annweiler kaj Annweiler-Queichhambach. Tie alfluas de maldekstre la riveretojn Eußerbach, Dernbach kaj la Eisbach.

Post ĉ. 20 km ĉe Albersweiler komenciĝas la altebenaĵo de la supra Rejno. En Siebeldingen la rivero Queich subfluas la germanan vinstraton. Ĉe la antaŭurbo Godramstein la riveron atingas la urban teritorion de Landau. Tie ĝi grandparte fluas en tuboj kaj nur kelkloke oni povas vidi la akvejon en kanalo. En laantaŭurbo Queichheim la rivero forlasas Landau, post kiam ĝi atingas la ebenon je riverkilometro 30. Ĉi tie la rojo Birnbach enfluas de dekstr la riveron Queich.

Poste la Queich trafluas Offenbach an der Queich kaj Ottersheim. Ĉe la dividbaraĵo Ottersheimer Teilungswehr parton de la akvo fluas en la dekstra buŝbrako, kiu nomiĝas Spiegelbach, kiu fluas sudorienten trans Bellheim kaj la urboparto Sondernheim, urboparto de Germersheim al la Rejno. La Queich mem turniĝas pli al nordnordoriento kaj enfluaas en la nordo de la urbo Germersheim sur alteco de 95 m super manivelo en la Rejnon.[3]

Geologio[redakti | redakti fonton]

Erodado en la Palatinata Arbaro[redakti | redakti fonton]

mapo de la arbaroj inter Palatinata Arbaro /Haardt kaj rejna ebenaĵo: (de la nordo al la sudo) Speyerer Wald sur la sedimentita areo de de la Speyerbach kaj Rehbachs, pli sude „Bellmeimer Wald“ sur la sedimentita konuso de la rivero Queich, poste la sedimentita areo de la rivero Klingelbach kaj en la sudo la plej granda el la arbaroj Bienwald, dur la sedimentita areo de la Lauter. Ambaŭ brunaj linioj markas la transiro de la altaj areoj al la malalta Rejna ebeno.

Pri la signifo de la Queich por la geologia formo de la Palatinata arbaro la Bundesanstalt für Geowissenschaften und Rohstoffe (de) skribas dum la prezento de la mapo de la regiono:

Citaĵo
 Der Pfälzerwald stellt mit dem Wasgau die vielgestaltigste Buntsandsteinlandschaft Deutschlands dar. Schichten des Mittleren und Oberen Buntsandsteins sind hier aufgeschlossen. Während der tektonischen Hebung des Pfälzerwalds schnitt sich die Queich mit ihren Nebenflüssen in das Gebirge ein und räumte die Täler weitflächig aus. In den breiten, zerlappten Talweitungen am Ostrand des Pfälzerwalds treten die Annweiler Schichten des unteren Buntsandsteins und das Rotliegend der Nahe-Gruppe zu Tage.   Kune kun la Vasgau, la Palatinata Arbaro reprezentas la plej diversan bunt-grejsan pejzaĝon en Germanio. Tavoloj de la Meza kaj Supra bunta grejso estas elmontritaj ĉi tie. Dum la tektona levado de la Palatinata Arbaro, la Queich kaj ĝiaj alfluantoj tranĉis en la montojn kaj malbaris la valojn grandskale. La Annweiler-tavoloj de la malsupra bunta grejso kaj la Rotliegend de la Nahe Grupo venas al lumo en la larĝa, ĉifona valo larĝiĝanta sur la orienta rando de la Palatinata Arbaro. 
— [4]

La sedimentitaj arealoj en la rejna ebeno[redakti | redakti fonton]

De la apudrandaj mezomontaroj de la Rejna altebenaĵo fluas multaj akvejoj direkte al la Rejno. Tial dum la lasta glaciepoko la degelakvo transportis grandan kvanton de ŝtonaĵoj de la Palatinata Arbaro trans la Haardt orienten. La degelakvo estis tiom abunda, ke multege da sabloj kaj ŝtonaĵoj estis transportita. En la ebenaĵo graveloj kaj sabloj estis deponitaj sur grandaj ventumilformaj aluviaj areoj, kiuj pli kaj larĝiĝis direkte al la Rejno.[5]

La rivero Queich formis aluvian areon de la Palatinata Arbaro apud Albersweiler trans la Haardt apud Godramstein ĝis la Rejna ebeno.

Tiuj sablaj kaj gravelaj tavoloj ne estas fekundaj. Tial restis arbaroj tie kontraste al la areoj kun leŭso, kiuj jam tre frue estis senarbarigitaj[5] La grandaj arbarkovrataj areoj en la regiion ŝuldas ilian ekziston al la rivero Queich.

Historio[redakti | redakti fonton]

Muelejoj, Flosado kaj paperindustrio[redakti | redakti fonton]

La utiligado de la akvoenergio de la rivero Queich po muelejoj estas malnova. Ekde la 13a jarcento la akvo krome estis uzata por flosigi mallongaj trunkoj. La ĉefa epoko por la flosado estis la mezo de la 19 jarcento. Por la flosado necesas sufiĉe altan akvonivelon. Tial oni konstruis baraĵojn kaj utiligis la baitan akvon por por orizori la riveron kun akvo kiam ĝi ne havas sufiĉe da ĝi. Ofte okazis kokurenca batalo inter la posedantoj de la muelejo kaj la flosistoj. Kiam la akvo por la flosado estis barita, ĝi mankis al la muelejoj kaj kiam la ligno flosis estis ofte tro da akvo. En la jaro 1881 la muelej-posedantoj sukcesis malpermesi la flosadon. Ekde tiam la akvo de la rivero nur estas uzata po funkciigi la muelejojn. escepte de unu paperfabriko en Sarnstall. Tiu fabriko uzas la akvon de la rivero por la farado de papero. La poluado de la rivero malsupre de tiu paperfabriko estas rimarkebla.

Albersweiler-a kanalo kaj la fortikaĵo Landau[redakti | redakti fonton]

Kiam dum la milito de palatinata sukcedo la franca marŝalo Vauban konstruigis la urbon Landau al fortikaĵo, li konstruigis inter 1688 kaj 1691 la Albersweiler-an kanalon. Ĝi estis 12 km longa akvovojo por ŝipoj de Landau al la ŝtonminejo de Albersweiler, kiu sekvis la riveron paralele. De tiu dua plej malnova artefarita akvovojo de Germanio (post la Finow-kanalo de 1608) konserviĝis restaĵoj, ekzemple la kluzojn por defluigi riverakvon en la kanalon.

Queich-linio[redakti | redakti fonton]

Dum la milito de aŭstra sukcedo de la 740aj jaroj francaj trupoj konstruigis la Queich-linio inter Landau kaj la Rejno apud Hördt. Ĝi estis fortikaĵa linio. Ankoraŭ hodiaŭ oni vidas en la arbaro de Hördt apud la rojo Spiegelbach konservita reduton.[6]

Translokado de la malsupra riverparto[redakti | redakti fonton]

El novaj esploroj evidentiĝis , ke verŝajne en mezepoko la malsupra parto de la Queich ekde Zeiskam estis translokigita je ĉ. 2 km pli norden. La verŝajna kialo por tio estis, ke la enfluejo en la Rejno estu en Germersheim pro la flosado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

regna burgo Trifels super la Queich-valo apud Annweiler

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Naturo[redakti | redakti fonton]

Garbejo kun cikonia nesto en Bornheim, nesto kun retkamerao

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Geologische Übersichtskarte 1 : 200 000, Blatt CC 7110 Mannheim der Bundesanstalt für Geowissenschaften und Rohstoffe[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Landschaftsinformationssystem der Naturschutzverwaltung: LANIS Kartendienst. Abgerufen am 3. März 2014
  2. Landschaftsinformationssystem der Naturschutzverwaltung: Genaue Markierung der Quelle. Abgerufen am 8. März 2014
  3. Landschaftsinformationssystem der Naturschutzverwaltung: Genaue Markierung der Mündung. Abgerufen am 8. März 2014
  4. 4,0 4,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-23. Alirita 2014-10-17.
  5. 5,0 5,1 Carola Schnug-Bögerding, Doris Herrmann: Infotafel Speyerer Wald (Aufstellung an der Walderholung) im Auftrag der Stadtverwaltung Speyer, fotografiert am 16. Mai 2012
  6. Max Frey sen. / Thorsten Verlohner: Geschichte Hördts. Arkivita el la originalo je 2005-11-19. Alirita 2014-10-17.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]