Quentin Blake

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quentin Blake
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1932 (1932-12-16) (91-jaraĝa)
en Sidcup
Lingvoj angla vd
Loĝloko Sidcup vd
Ŝtataneco Londono vd
Alma mater Reĝa Kolegio de Arto • Chislehurst and Sidcup Grammar School • Universitato de LondonoUniversitato de la Artoj ĉe Londono • Kolegio Downing • Lycee Francais Charles de Gaulle • kolegio de artoj Camberwell • Chelsea College of Art and Design vd
Profesio
Okupo ilustristo • verkisto de porinfana literaturo • romanisto • kartunisto • poŝtmarkdesegnisto • verkisto • pentristo • instruisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Siro Quentin BLAKE (naskita la 16-an de decembro 1932) estas angla ilustristo kaj verkisto de infanlibroj. Li estas plej konata pro siaj ilustraĵoj kiuj aperas en la plej multaj el la verkaĵoj de Roald Dahl.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Blake naskiĝis en Sidcup, Kent, en la sudoriento de Anglio. Dum la Dua Mondmilito Li evakuita al la okcidento de la lando. Dum liaj mezlernejaj jaroj li faris kontakton kaj estis influita fare de la pentristo kaj karikaturisto Alfred Jackson kiu estis la edzo de sia instruisto por la latina. Kiam li estis 16-jaraĝa, Jackson instigis lin por alsendi sian unuan reklamon al la satira semanja revuo Punch.

Blake laboris instruisto ĉe la Reĝa Kolegio de Arto kaj inter 1978 kaj 1986 li administris la ilustra fakultato.

Blake gajnis reputacion kiel humura ilustristo de pli ol 300 infanlibroj, inkluzive de pluraj verkitaj fare de Joan Aiken, Elizabeth Bowen, Roald Dahl, Nils-Olof Franzen, William Steig kaj Dr. Seuss.

Ĝis 2006, Blake ilustris havis 323 librojn, 35 el kiuj li mem verkis kaj 18 el kiuj estis verkitaj fare de Roald Dahl.

En 2005 Blake estis nomumita Komadoro de la Ordeno de la Brita Imperio (CBE) por siaj servoj al la kampo de porinfana literaturo. En 2002 li estis nomumita Kavaliro de la Ordo de Artoj kaj Leteroj en Francio kaj estis promociita al la rango de oficiro en 2007.

En 2013 li ricevis la honortitolon Siro, kaj en marto 2014 li estis membrita en la Honora legio.

Elektita verkaro[redakti | redakti fonton]

La sekvantaj libroj estis ambaŭ verkita kaj ilustrita de Blake:

  • Jack and Nancy (Cape, 1969)
  • Angelo (Cape, 1970)
  • Snuff (Cape, 1973)
  • Lester at the Seaside (William Collins, Sons, 1975)
  • Lester and the Unusual Pet (Collins, 1975)
  • The Adventures of Lester (BBC, 1977)
  • Mister Magnolia (Cape, 1980) —gajninto de la premio-medalo Kate Greenaway
  • Quentin Blake's Nursery Rhyme Book (Cape, 1983)
  • The Story of the Dancing Frog (Cape, 1984)
  • Mrs Armitage On Wheels (Cape, 1987)
  • Quentin Blake's ABC (Cape, 1989)
  • All Join In (Cape, 1990) —gajninto de la premio Kurt Maschler por teksto and ilustro
  • Cockatoos (Cape, 1992)
  • Simpkin (Cape, 1993)
  • The Quentin Blake Book of Nonsense Verse (Viking Press, 1994)
  • Clown (Cape, 1995)
  • La Vie de la Page (Gallimard, 1995)
  • Mrs Armitage and the Big Wave (Cape, 1997)
  • Dix Grenouilles (Ten Frogs) (Gallimard, 1997)
  • The Green Ship (Cape, 1998)
  • Zagazoo (Cape, 1998)
  • Zap! The Quentin Blake Guide to Electrical Safety (Eastern Electricity, 1998)
  • Fantastic Daisy Artichoke (Cape, 1999)
  • The Twelve Days of Christmas (Correspondence) (Atlantic Books, 1999)
  • The Laureate's Party (Random House, 2000)
  • Un Bateau Dans le Ciel (Rue du Monde, 2000)
  • Words and Pictures (Cape, 2000)
  • Tell Me a Picture (National Gallery, 2001)
  • Loveykins (Cape, 2002)
  • Laureate's Progress (Cape, 2002)
  • Mrs Armitage, Queen of the Road (Cape, 2003)
  • A Sailing Boat In The Sky (Random House: Red Fox, 2003)
  • Angel Pavement (Cape, 2004)
  • You're Only Young Twice (Andersen Press, 2008)
  • Daddy Lost his Head (Andre Bouchard, 2009)
  • Quentin Blake: Beyond the Page (Tate Publishing Ltd, 2012)
  • "The Box of Delights; or, When the Wolves Were Running" John Masefield, Ilustrita fare de Quentin Blake (Farshore, 2014)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]