Quiévelon
| Quiévelon | |
|---|---|
|
| |
| komunumo en Francio | |
| Blazono | |
| Administrado | |
| Statuso | Komunumo |
| Lando | Francio |
| Regiono | Hauts-de-France |
| Departemento | Nord |
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
| Kantono | Maubeuge-Sud |
| INSEE kodo | 59483 [+] |
| Poŝtkodo | 59680 |
| Kodo laŭ INSEE | 59483 |
| Politiko | |
| Urbestro | S-ro Gérard Huart 2008-2014 |
| Demografio | |
| Loĝantaro | 164 (1 999) |
| Loĝdenso | 37 loĝ./km² |
| Geografio | |
| Koordinatoj | 50°14′15″N 4°04′28″O / 50.2375°N, 4.07444°O (mapo) Koordinatoj: 50°14′15″N 4°04′28″O / 50.2375°N, 4.07444°O (mapo) |
| Alto | 155 m - 217 m |
| Areo | 4,35 km² |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
| 50° 14′ 15″ Nordo 4° 04′ 28″ Oriento / 50.2375 °N, 4.07444444444 °O (mapo) | |
| Alia projekto | |

Quiévelon estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 164 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Quiévelon estas ĉirkaŭurbeto kaj parto de la aglomeraĵo de Maubeuge, kiu havas proksimume 120 000 loĝantojn kaj inkludas interalie la urbetojn Aulnoye-Aymeries, Haumont, Jeumont, Feignies, Rousies kaj Ferrière-la-Grande.
Ĝi troviĝas proksime al la landlimo kun Belgio. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur 4,35 km².
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La plej fama loko de la vilaĝo estas la tiel nomata "groto de Quiévelon", en kiu videblas statuo de la Dipatrino Maria. Antaŭ la groto staras la loka mortmonumento.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Quiévelon apartenas al la kantono Maubeuge-Sud, kies ĉefurbo estas Maubeuge. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.


