Quilapayún

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quilapayún
Bazaj informoj
Ĝenroj Nova latinamerika kanto • Nova Ĉilia Kanto
Retejo www.quilapayun.com
vdr

Quilapayún ([kilapaĜUN], de la mapundungun kila, 'tri', kaj payún, 'barboj') estas ĉilia bando de Popola muziko, kiu formis parton de la movado nomita "Nueva Canción Chilena" (Nova Ĉilia Kanto) dum la 1960-aj jaroj kaj kiu plue sekvas en aktiveco. La origina triopo estis formita de Julio Carrasco, Julio Numhauser kaj Eduardo Carrasco. Poste aliĝis Patricio Castillo (intermite ĝis 1970) kaj poste definitive Carlos Quezada, Willy Oddó, Hernán Gómez kaj Rodolfo Parada. Quilapayún integris kiel arta direktoro Víctor Jara, kun kiu ili adoptis ludan stilon kiu famigos ilin elstare per barboj kaj nigraj ponĉoj.

En 1968 ili registris la LP X Vietnam en kiu adoptis stilon kiu iĝos modelo de la revolucia popolkanto. En 1970 ili registris la Cantata de Santa María de Iquique, de Luis Advis, kiu iĝis majstroverko de la ĉilia muziko kaj modelo por verkoj similtipaj tra tuta Hispanameriko. Dum la regado de Salvador Allende ili estis nomumitaj kulturaj ambasadoroj, kaj turneis tra Eŭropo kun granda sukceso ankaŭ en Argentino kaj Urugvajo. En tiu epoko ili alternas kantojn kaj aliajn verkojn apoge al la reĝimo de la Unidad Popular kaj de atako al la konservativulaj sektoroj per verkoj kiel «Quilapayún 5».

En Februaro 1973 en la Festivalo de Viña del Mar okazis forta kverelo inter partianoj kaj opoziciantoj al la grupo, kio rezultis en cenzuroj al la planitaj elsendoj per televido. Quilapayún estis turnee en Eŭropo kiam okazis la puĉo de Augusto Pinochet. Fakte, kvar tagojn post la puĉo, nome la 15an de septembro 1973 la grupo kantis en la Teatro Olympia de Parizo, estante la unua ĉilia grupo sur tiu scenejo. Post la puĉo, la grupo restis en Francio en ekzilo kiu por kelkaj estos definitiva. La grupo ekde la komenco partoprenis en kampanjoj de solidareco kun la ĉilia maldekstrularo en landoj kiel Alĝerio, Francio, Nederlando, Germanio kaj Svedio.

En la 1980-aj jaroj kelkaj povis reveni kaj ekde tiam okazis forta krizo inter la grupanoj kiuj restis en Francio kaj tiuj kiuj revenis en Ĉilion. Okazis juraj procesoj pro la lukto por la nomrajto kaj fakte ili koncertis preskaŭ ĉiam kiel du apartaj ensembloj.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studiaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1967 - Quilapayún
  • 1967 - Canciones folclóricas de América (kun Víctor Jara)
  • 1968 - X Vietnam
  • 1969 - Quilapayún 3
  • 1969 - Basta
  • 1970 - Quilapayún 4
  • 1970 - Cantata Santa María de Iquique
  • 1971 - Vivir como él
  • 1972 - Quilapayún 5
  • 1973 - La fragua
  • 1975 - El pueblo unido jamás será vencido
  • 1975 - Adelante
  • 1976 - Patria
  • 1978 - Cantata Santa María de Iquique
  • 1979 - Umbral
  • 1980 - Alentours
  • 1980 - Darle al otoño un golpe de ventana para que el verano llegue hasta diciembre
  • 1982 - La revolución y las estrellas
  • 1984 - Tralalí tralalá
  • 1987 - Survarío
  • 1988 - Los tres tiempos de América (kun Paloma San Basilio)
  • 1992 - Latitudes
  • 1999 - Al horizonte
  • 2007 - Siempre
  • 2009 - Solistas
  • 2012 - Absolutamente Quilapayún (franca ensemblo)
  • 2013 - Encuentros
  • 2018 - Quilapayún Sinfónico

Koncertaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1974 - Yhtenäistä kansaa ei voi koskaan voittaa
  • 1977 - Enregistrement Public
  • 1983 - Quilapayún en Argentina
  • 1985 - Quilapayún en Argentina vol. 2
  • 1989 - Quilapayún ¡en Chile!
  • 2003 - A Palau (KD kaj DVD)
  • 2004 - El reencuentro (KD kaj DVD)
  • 2012 - Homenaje a Víctor Jara (KD kaj DVD)
  • 2015 - 50 años

Kompilalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1977 - La marche et le drapeau
  • 1983 - Chante Neruda
  • 1998 - Antología 1968-1992
  • 2005 - La vida contra la muerte
  • 2006 - La fuerza de la historia

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]