Quilmes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Quilmes [KILmes], (esperante, Kilmeso) estas orientargentina metropolo en la Provinco Bonaero ĉe Plata-rivero. La urbo apartenas al la urbaglomeraĵo de la landa ĉefurbo Bonaero. Ĝi estas ĉefurbo de la Partio Quilmes.

La loknomo de la urbego devenas de la indiĝenaj Kvilmesoj, kiuj origine vivis en la nordokcidento de la lando ĝis kiam la hispanaj koloniistoj trenis ilin ĉi tien, kie ili baldaŭ formortis.

Dosiero:Quilmes partido gd.png
Blazonoo de Quilmes

Bazaj informoj

Geografio

Stacidomo de Quilmes

Quilmes situas sudoriente de Bonaero sur la marborda ebenaĵo. La Plata distancas 38 kilometrojn, Bonaero 40, Rosario 296, Mar del Plata 370, San Miguel de Tucumán 1101 kaj Saltaurbo 1302.

Historio

Fondo de Quilmes okazis post fondo de Bonaero. En 1666 misio estis establita kun nomo Sankta Kruco de los Quilmes por indianoj. En 1806 britaj ŝipoj el Montevideo atakis la marbordon por kapti Bonaeron. Tiutempe la kolonio estis forlasita (fantomurbo), en 1812 la misio ĉesis funkcii. Denova fondo okazis en 1818. En 1826 kaj en la sekva jaro argentinaj militŝipoj rezistis atakojn de la brazila floto. En 1871 granda biblioteko estis konstruita. Quilmes urbiĝis en 1916. Helpis la evoluon la bieroprodukto, ondo de enmigrantoj kaj proksimeco de Bonaero.

Sporto

Internacie Quilmes aparte konatas pro la futbalklubo Quilmes Atlético Club, kiu aktivas en la urbo.

Klimato

Quilmes situas en subtropika klimato, kie jare pluvas po 1100 mm. La averaĝa temperaturo estas en januaro 26 °C, en julio kun 31 °C. La rekordo de varmo estis 40 °C, de malvarmo -2 °C.

Cerveza Quilmes

Ĝia urbo ankaŭ estas konata por la fabriko de Cerveza Quilmes, kiu estas la plej fama bierfaristo de Argentino.

Municipa administrejo en Quilmes

Ĝemelurboj

Fontoj