Quincy Jones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quincy Jones en 2007

Quincy Jones (fakte Quincy Delight Jones la pli juna, naskiĝis la 14-an de marto 1933 en Ĉikago, Ilinojso) estas usona muzikproduktisto, komponisto, ĵaztrumpetisto, muzikaranĝisto kaj bandestro.

Infanaĝo kaj junaĝo

Jones alkreskis en Bremerton en la usona subŝtato Vaŝingtonio, kie li kiel dekkelkjarulo konatiĝis kun Ray Charles, kun kiu li fondis ĵazbandeton kaj trairis la lokajn ĵazklubejojn de Seattle. En la aĝo de 17 jaroj li gajnis subvencion por la Berklee College of Music en Bostono, rezignis tamen la studojn tie post mallonga tempo, kiam en 1951 Lionel Hampton dungis lin kiel trumpetisto por koncertvojaĝo.

Kariero

Post kiam Jones dum sia tempo ĉ la orkestro Lionel Hampton ankaŭ gajnis meritojn kiel aranĝisto, li ekloĝis en Novjorko, kie li baldaŭ verkis krom por sia amiko el la juneco Ray Charles ankaŭ verkis aranĝaĵojn por studioregistraĵoj de muzikistoj kiel Count Basie, Sarah Vaughan, Duke Ellington kaj Gene Krupa. Dizzy Gillespie dungis lin en 1956 kiel orkestrodirektisto por koncertaro, kiu kondukis inter alie al okcidenta Azio kaj al Sudameriko. En 1957 li ekhavis kontrakton kun ABC-Paramount kaj povis tie publikigi sian unuan albumon je propra nomo, This Is How I Feel About Jazz.

Ankoraŭ en 1957 Jones iris al Parizo, kie li inter alie ĉe la Usona Konservatorio je in Fontainebleau ĉe Nadia Boulanger profundigis siajn muzikajn studojn. Krom tio li komencis labori kiel produktisto por la diskeldonejo Barclay Records, la franca filio de Mercury Records, kie li prizorgis inter alie la kanzonistojn Jacques Brel, Henri Salvador kaj Charles Aznavour, sed ankaŭ produktis eksterlandajn sonregistraĵojn de Billy EckstineSarah Vaughan. Li ankaŭ vojaĝis kun diversaj ĵazbandoj en Eŭropo. Junion de 1958 li direktis la orkestron por poma koncerto de Frank Sinatra en Monako, komenco de multjara kunlaboro kun ĉi tiu kantisto. En 1959 kaj 1960 li tiam vojaĝis per propra granda ensemblo en Eŭropo.

Ree en Usono Jones fariĝis en 1961 kiel vicprezidanto de Mercury Records la unua nigrulo en la estraro de ĉefa diskeldonejo. Krom ĵazo li nun ankaŭ produktis popularmuzikon kaj komencis en 1963, ankaŭ sukcese, komponi filmmuzikon. En la sama jaro li gajnis sian unuan Gremion por sia aranĝaĵo de I Can’t Stop Loving You de la orkestro de Count Basie. En 1964 li direktis la orkestron (kaj verkis kune kun Billy Byers la aranĝaĵojn) por la dua komuna studioalbumo It Might As Well Be Swing de Frank Sinatra kaj Count Basie, sur kiu troviĝas ankaŭ mita versio de la kanto „Fly Me To The Moon“, kiu estis ludata en 1969 dum la surluniĝo. Kiel orkestrodirektisto li entreprenis kune kun Sinatra kaj Basie ekde 1964 ankaŭ vastan preskaŭ dujaran koncertvojaĝon, en kies kadro ekestis inter alie la duobla albumo Sinatra At The Sands (1966). 18 jarojn poste (1984) Sinatra verkis direktate de Jones sian lastan solo-albumo L.A. Is My Lady.

Precipe famiĝis Jones per sia laboro kiel muzikproduktisto de Michael Jackson, kiun li renkontis fine de la 1970-aj jaroj kaj por kies plej sukcesaj albumoj (Off the Wall, Thriller, Bad) li estis la respondeca produktisto.

Quincy Jones (2010)

Jones produktis ankaŭ sukcesajn titolojn kun la muzikistoj Aretha Franklin, Little Richard kaj Herbie Hancock. Krome li komponis multajn aliajn filmmuzikojn, antaŭ ol li ankaŭ en Holivudo ekde meze de la 1980-aj jaroj koncentriĝis al produktado. En 1985 Jones lanĉis la furoraĵon We are the world verkitan de Michael Jackson kaj Lionel Richie, kiu kolektigis 50 milionojn da usonaj dolaroj favore al helpfonduso por Afriko. Samjare ekestis la filmigo de la romano The Color Purple, por kiu li verkis ankaŭ la Oskar-premiitan muzikon. Kiel konstantan kunulon li havis je ĉi tiuj kaj multaj aliaj produktadoj regule soniĝenieron Bruce Swedien ĉeflanke, kiu helpis aparte la albumojn den Michael Jackson al ĝiaj neintermiksebla sono.

En 1989 li produktis la albumon Back on the Block, kiu enhavas inter alie novversion de Birdland, kiun kunmuzikis Ella Fitzgerald, George Benson kaj Joe Zawinul. La Grammy-premiitan diskon krome kunverkis Miles Davis, Al Jarreau, Take 6, Sarah Vaughan (unu el ŝiaj lasta sonregistraĵoj) kaj Ray Charles.

En 1990 aperis la dokumenta filmo „Listen Up – Das Leben des Quincy Jones“ de Ellen Weissbrod.

Muzikroduktaĵoj de Jones

  • 1955 Social Call, Betty Carter
  • 1959 Vaughan and Violins, Sarah Vaughan
  • 1960 Under Paris Skies, Andy Williams
  • 1961 Genius+Soul=Jazz, Ray Charles
  • 1961 If You Go, Peggy Lee
  • 1962 Blues Cross Country, Peggy Lee
  • 1962 You're Mine You, Sarah Vaughan
  • 1963 Ella and Basie!, Ella Fitzgerald
  • 1964 It Might as Well Be Swing, Frank Sinatra
  • 1965 Our Shining Hour, Sammy Davis la pli juna
  • 1966 Sinatra at the Sands with Count Basie, Frank Sinatra
  • 1970 What the World Needs Now, Merrilee Rush
  • 1979 Off the Wall, Michael Jackson
  • 1980 Give Me The Night, George Benson
  • 1982 Thriller, Michael Jackson
  • 1984 L.A. Is My Lady, Frank Sinatra
  • 1987 Bad, Michael Jackson

Diskoj

Filmmuzikoj

  • 1964: The Pawnbroker
  • 1964: Mirage
  • 1965: The Slender Thread
  • 1966: In the Heat of the Night
  • 1967: Banning
  • 1967: In Cold Blood
  • 1967: MacKenna’s Gold
  • 1969: Cactus Flower
  • 1969: John and Mary
  • 1969: Of Men and Demons
  • 1969: The Lost Men
  • 1970: The Out-of-Towners
  • 1970: They Call Me Mister Tibbs
  • 1970: The Anderson Tapes
  • 1971: Dollars/$
  • 1971: The Hot Rock
  • 1972: The Getaway
  • 1977: Roots
  • 1986: The Color Purple
  • 2002: Austin Powers in Goldmember
  • 2005: Get Rich or Die Tryin’

Literaturo

Eksteraj ligiloj