Quintanilla de Onsoña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Quintanilla de Onsoña
Quintanilla de Onsoña.JPG
Administrado
Poŝtkodo 34114 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 179  (2021) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 28′ N, 4° 40′ U (mapo)42.469166666667-4.6636111111111Koordinatoj: 42° 28′ N, 4° 40′ U (mapo) [+]
Alto 888 m [+]
Areo 51,06 km² (5 106 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Quintanilla de Onsoña
Situo de Quintanilla de Onsoña

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Quintanilla de Onsoña [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Quintanilla de Onsoña [kintaNIlja deonSOnja] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles en la subkomarko Vega-Valdavia, borde de la rivero Carrión.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Santiago en Velillas del Duque.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 52,06 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 179 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 600 loĝantojn el la jaro 1950. Ĝi distas 58 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas ankaŭ la jenajn submunicipojn: Portillejo, Velillas del Duque, Villantodrigo, Villaproviano kaj Villarmienzo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado, eble rilate al iu Don Soña. Frua mencio estis Quintaniella de don Sonna en dokumento de 1213. En 1292, la Hospitalo Herrada, de Carrión de los Condes, havigis al la loĝloko dokumenton de foruo baze sur la foruo de Carrión: nome la Carta Foral de Quintanilla de Onsoña. Laŭ la registro Becerro de las Behetrías de Castilla, Quintanilla estis en 1352 abatlando, kies du trionoj estis de la abatino de San Felices de Abia, dum la cetera triono estis de la Hospitalo Herrada.

Dum la Milito de Hispana Sendependigo (1808-1814) okazis kelkaj bataletoj proksime, rilate al la rotoj de Juan Díaz Porlier kaj de Juan de Tapia.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj legomoj), abelbredado, forstado de poploj kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj, kolombejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]