Benavides

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benavides
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24280
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 367  (2023) [+]
Loĝdenso 32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 30′ N, 5° 54′ U (mapo)42.502047222222-5.8959472222222Koordinatoj: 42° 30′ N, 5° 54′ U (mapo) [+]
Alto 839 m [+]
Areo 74,07 km² (7 407 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Benavides (Provinco Leono)
Benavides (Provinco Leono)
DEC
Benavides
Benavides
Situo de Benavides
Benavides (Hispanio)
Benavides (Hispanio)
DEC
Benavides
Benavides
Situo de Benavides

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Benavides [+]
vdr

Benavides [benaBIdes] aŭ Benavides de Órbigo estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi estas en la centro de la provinco.

Komarkoj de la provinco Leono; Benavides estas centre inter tri komarkoj.
Muelejo kaj ponto en Benavides.
Quintanilla del Valle.
Vega de Antoñán.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Antoñán del Valle, Benavides de Órbigo, Gualtares de Órbigo, Quintanilla del Monte, Quintanilla del Valle kaj Vega de Antoñán, okupas totalan areon de 74,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 426 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 34 km de Leono, provinca ĉefurbo.

En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, kaj ĉefe brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]