Quinto (Zaragozo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Quinto (Zaragoza))
Quinto
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50770
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 869  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 25′ N, 0° 30′ U (mapo)41.4248112-0.49751549999999Koordinatoj: 41° 25′ N, 0° 30′ U (mapo) [+]
Alto 175 m [+]
Areo 118,260263 km² (1 182 6.0 263 ha) [+]
Quinto (Provinco Zaragozo)
Quinto (Provinco Zaragozo)
DEC
Quinto
Quinto
Situo de Quinto
Quinto (Hispanio)
Quinto (Hispanio)
DEC
Quinto
Quinto
Situo de Quinto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quinto [+]
vdr

Quinto [KINto] estas municipo de Hispanio, en la okcidenta parto de la komarko Ribera Baja del Ebro kies ĉefurbo estas Quinto mem. Ĝi estas en la oriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Quinto estas mezgranda municipa teritorio en la okcidenta parto de la komarko Ribera Baja del Ebro, kie ĝi okupas teritorion sudokcidente de tiu de Pina de Ebro kaj okcidente de Gelsa. La areo estas tute ĉe la valo de la rivero Ebro sur la dekstra bordo interne de meandro. La municipa teritorio estas trapasata de la nacia ŝoseo N-232, inter la km 187 kaj 203, kiu konektas inter Fuentes de Ebro nordokcidente kaj Azaila sude; de la regionaj ŝoseoj A-221, kiu konektas kun Sástago, kaj A-1105, kiu konektas kun Gelsa, kaj de loka ŝoseo kiu komunikas kun Belchite. La altitudo gamas inter 304 msm okcidente (La Atalaya) kaj 155 msm borde de la rivero Ebro.

La loĝloko Quinto mem estas je 43 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la maldekstra bordo de la rivero Ebro. Ĝi estas sur 175 msm. La loĝloko mem estas inter Fuentes de Ebro kaj La Zaida.

Nordokcidente: Fuentes de Ebro Norde: Pina de Ebro Nordoriente: Pina de Ebro kaj Gelsa
Okcidente: Fuentes de Ebro Oriente: Gelsa
Sudokcidente: Belchite Sude: Azaila (Teruel) Sudoriente: Velilla de Ebro kaj Belchite (eksklavo)

Historio[redakti | redakti fonton]

Proksime estis setlejo de la Ferepoko en kiu ekzistis agrikulturo, brutobredado kaj kolektado. La loknomo Quinto devenas de la latina «Quintus» (kvina). La romia deveno de la municipo estas rilata al la fondo de Caesar Augusta (Zaragozo), inter la jaroj 24 kaj 13 a.n.e. La romianoj havis enorman intereson en la bona komunikado inter siaj provincoj pere de ampleksa reto de ŝoseoj, markitaj pere de mejloŝtonoj kiuj indikis distancojn. Tiuj estis numeritaj per nombrovortoj, kelkaj el kiuj restis en loknomoj; Quinto, precize, estis en la kvina mejlo inter Celsa (Velilla de Ebro) kaj Caesar Augusta. Ŝajne ĉe ti loko, la romianoj establis ian militservon, ĉirkaŭ kiu formiĝis la origina loĝkerno.

Estis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton kaj fortikaĵon. Post la konkero en la 12-a jarcento fare de kristanoj granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultos en ekonomia kaj demografia krizo. La teritorio de Quinto estis konkerita el islamanoj fare de Alfonso la 1-a en 1118. Sekva mencio estis de 1149, kiam ekfunkciis irigacia kanaleto dum reloĝado fare de kristanoj.

Mudeĥara preĝejo.

La unua konata senjoro de Quinto estis Atorella Ortiz, militkunulo de la reĝo Petro la 2-a. Meze de la 14-a jarcento, la baroneco de Quinto —kiu inkludis ankaŭ Gelsa, Velilla de Ebro, Matamala kaj Alforque—, ekestis de la familio Luna pro geedzecoj kaj heredoj. Jarojn poste, dum la regado de Marteno la 1-a, tiu donis la graflandon de Luna al lia nepo don Fadrique ĉirkaŭ 1412; tio pluis ĝis 1430, kiam forprenis la graflandon la reĝo Alfonso la 5-a, antaŭ kiu li estis ribelinta. En tiu epoko ekkonstruiĝis la tiama preĝejo de la Asunción. Ekde tiam kaj ĝis la 17-a jarcento, Quinto estis propraĵo de la familio Funes.[1]

Dum la 19-a jarcento, Pina suferis la konsekvencojn de la militoj. Dum la Unua Karlisma Milito, karlistoj estritaj de Manuel Añón okupis la lokon en decembro 1835, kaj rabadis kelkajn domojn de partianoj de la reĝino. Sed unu jaron poste, formiĝis tri rotoj de la Nacia Gvardio por la defendo de la urbo.

Restaĵo de la kastelo de Matamala.

En 1835 estis kelkaj ŝtonminejoj de kalkoŝtono, unu farunmuelejo, kvar olemuelejoj, unu tegolfabriko, du panbakejoj kaj du fontoj.[2] Fine de la 19-a jarcento Quinto havis fervojon kaj la unua trajno trairis la municipon en 1884.

Dum la Hispana Enlanda Milito, en Quinto okazis nombraj bataloj dum dek kvar monatoj ĝis marto 1938 kiam la armeo de Franco rekonkeris la lokon.

Quinto demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Laŭlonge de la 20-a jarcento kelkaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron, kaj ankaŭ en Quinto oni malaltiĝis el malpli ol 3 000 loĝantoj ĝis nunaj malpli ol 2 000 (2022) pro proksimeco al la komunikvojoj de la akso de la valo de Ebro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

El vidindaĵoj menciindas la preĝejo, du ermitejoj, pordegoj (tiu de Sankta Roĥo en la foto de la tabelo), la kastelo de Matamala, Turo de Bonastre, muzeo de mumioj kaj naturaj lokoj ĉe la riveroj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historia. Ayuntamiento de Quinto, alirita la 15an de Januaro 2023.
  2. Madoz, Pascual (Madrid, 1846-1850). Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar. Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti. Volumen XIII, p. 344.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]