Qurratulain Hyder

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Qurratulain HYDER [kurat-ul-en hajder], ankaŭ literumata Qurrat-ul-Ain Hyder (naskita la 20-an de januaro 1925 en Aligarh, Utar-Pradeŝo, Barato; mortinta la 21-an de aŭgusto 2007 en Noida, Utar-Pradeŝo) verkis romanojn, novelojn, dramojn, vojaĝrakontojn kaj tradukaĵojn en la urdua lingvo. Ŝi gajnis la premion Gjanpith, la plej prestiĝan beletran premion de la barata registaro, por la jaro 1989.

Filino de konataj verkistoj, Qurratulain Hyder ekverkis sian unuan novelon jam kiam ŝi estis 11-jara. Poste venis el ŝia plumo 12 romanoj, naŭ novelaroj, ses tradukaĵoj kaj kvar libroj de ĵurnalismo.

Ŝia plej fama romano Aag kaa dariyaa (Rivero de fajro) aperis en 1959, kiam ŝi loĝadis en Pakistano (la familio translokiĝis tie dum la disduigo de la duonkontinento). La romano pentras la historion de la hindaj popoloj sur vasta historia kanvaso de la 4a jarcento antaŭ nia epoko ĝis la post-sendependiĝaj aktualecoj de Barato kaj Pakistano. En periodo kiam la fokuso de la urdua literaturo estis la poezio, ŝia romano estis fenomena atingo.

Ŝi revenis al Barato en 1960 kaj laboris kiel ĵurnalisto kaj redaktoro en anglalingvaj revuoj. Ŝi estis gastprofesoro ĉe multaj universitatoj en kaj ekster Barato. Ŝi neniam edziniĝis.

Eksteraj ligiloj

Laŭtlegaĵo el verko de Qurratulain Hyder de la aŭtoro mem

Omaĝoj anglalingvaj: The Hindu, kaj Outlook India