Rágama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rágama
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37318
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 204  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 5° 8′ U (mapo)40.996944444444-5.1277777777778Koordinatoj: 41° 0′ N, 5° 8′ U (mapo) [+]
Alto 846 m [+]
Areo 31,66 km² (3 166 ha) [+]
Rágama (Provinco Salamanko)
Rágama (Provinco Salamanko)
DEC
Rágama
Rágama
Situo de Rágama
Rágama (Hispanio)
Rágama (Hispanio)
DEC
Rágama
Rágama
Situo de Rágama

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rágama [+]
vdr

Rágama estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte en la nordoriento de la provinco kaj al la Municiparo Peñaranda.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 31,66 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 227 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 650 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 55 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En la 9a de Julio 1443 okazis en Rágama puĉo de nobeloj kiuj kidnapis la reĝon Johano la 2-a (Kastilio) en la kadro de kastilia enlanda milito. Tio rezultis en malsukceso ĉar la kontraŭuloj sukcesis grupigi kaj postuli la liberigon de la reĝo. Baldaŭ poste en Rágama naskiĝis la amerika konkeristo Francisco de Carvajal, kiu partoprenis en la enlanda milito inter la konkistadoroj de Peruo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]