Ráj (Karviná)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 49°50′53″N 18°34′11″E  /  49.84806°N, 18.56972°O / 49.84806; 18.56972 (Ráj (Karviná))
Ráj
germane: Roj, pole: Raj
municipa parto
Kaple sv. Anny - Karviná.JPG
Kapelo de sankta Anna
Oficiala nomo: Ráj
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Karviná
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Najbaras kun Kaczyce Pollando
Domoj 1289 2009
Rivero Olše
Situo Ráj
 - koordinatoj 49°50′53″N 18°34′11″E  /  49.84806°N, 18.56972°O / 49.84806; 18.56972 (Ráj (Karviná))
Katastro 7,63 km² (763 ha) Ráj
Loĝantaro 1 426 (2001)
Denseco 186,89 loĝ./km²
Unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 734 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Ráj (Karviná)
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Ráj (germane: Roj, pollingve: Raj) estas iama municipo, foje dependa de la historia urbo Fryštát, hodiaŭ ĝi estas urboparto de urbo Karviná (Ĉeĥio) ofte markata kiel Karviná 4 – Ráj.

Ráj estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 7,63 km2.

Alteca konstruaĵo Drubyd estas ĉefa dominaĵo de Ráj
Karvina antaŭurbo Ráj el placo Univerzitní náměstí
Eksa limpasejo de Ĉeĥio kun Pollando Karviná - Kaczyce

Historio[redakti | redakti fonton]

La municipo estas menciata jam komence de la 14-a jarcento. En duono de la 16-a jarcanto ĉi tie lasis princo el Fryštát Bedřich Kazimír sian duan kastelon, en 1980-aj jaroj tre malkonstruiĝinta kaj detruita. Ekde fino de la 16-a jarcento Ráj estis centro de memstara nobela senjorujo Ráj. En la 19-a jarcento ĉi tie barono Georg Bees hazarde trovis kuracigajn fontojn , kiuj donis bazon de estiĝo de konata banloko Lázně Darkov. Li devene intencis fari geologiajn borojn, kiuj devis konfirmi ekzistadon de nigra karbo sur liaj parceloj, sed anstataŭ la karbo sur kelke da lokoj elŝprucis gejzeroj de sala akvo. Lokaj homoj komencis uzi la akvon kaj rimarkis pozitivajn efikojn de tiuj ĉi fontoj. Post faka esploro en laboratorioj en Vieno konfirmiĝis kuraciga forto de tiuj ĉi jodobromaj fontoj kaj unuafoje komencis uzi la akvon al kuracado d-ro Alois Fiedler, kuracisto el Fryštát. Pli poste ĉi tie estiĝis banloka loko Ráj, kiu poste ŝanĝiĝis en Lázně Darkov kaj ekde la jaro 1868 komencis la unua banloka sezono. Kuracis sin multe da anoj de aŭstria nobelaro kaj popularaj personecoj el la mondo, kulturo kaj sporto.

Dum nazia okupado municipo Ráj estis teritorie kunigita kun Fryštát kaj Karvinná en unu tutaĵon kun germana nomo Karwin-Freistadt kaj post la milito tiu ĉi kunigo renoviĝis, sed jam kun ĉeĥa nomo Karviná. Tra Ráj kondukis loka fervojo de KFNB, kuniganta ĉefan karvinan stacidomon kun stacidomo Karviná-město kaj kun stacidomo en Petrovice u Karviné. Fervoja haltejo Ráj estis nuligita, sed objekto de atendejo en strato Fryštátská ulice proksime de regiona malsanulejo estas konservita. Hodiaŭ la konstruaĵo de la eksa fervoja haltejo estas administre almembrigita al Karviná-Fryštát kaj ĝi estas parto de la urba memoriga zono kaj banloka zono Karviná-Fryštát kaj Lázně Darkov.

Kastelo Ráj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ráj (kastelo).

Kastelon Ráj lasis konstrui kiel sian duan sidejon princo el Fryštát Bedřich Kazimír. La princo, membro de familia linio de teŝinaj Piastoj, same kiel ceteraj anoj de tiu ĉi familio, ŝatis restadi en Fryštát. Sed ĉi tiea kastelo ne taŭgis al li, tial li lasis en duono de la 16-a jarcento konstrui kastelon novan en proksima Ráj. La kastelo estis atria kaj ĉirkaŭita de ĝardeno. Ĉar pro la konstruado de tiu ĉi kastelo Bedřich Kazimír tre ŝuldigis la senjorujon en Fryštát, estis post lia morto la fryštata senjorujo kun ambaŭ kasteloj vendita kaj por ĉiam elmembrigita el Teŝinio.

En la 19-a jarcento propruis la kastelo silezia barono Jiří Bees, kiu en la 19-a kaj la 20-a jarcentŝanĝoj vendis ĝin al Larisch-Mönnich, grafo el Fryštát. Tiu riparis la kastelon kaj establis ĉirkaŭ ĝi belegan kastelan parkon kun lago. Dum la dua mondmilito kastelon Ráj okupis germanoj kaj post la milito la kastelo estis konfiskita same kun ĉiuj posedaĵoj de Larisch . Hodiaŭ la kastelo estas detruita. Restis post ĝi nur malgrandaj ruinoj, kelaro kaj parko. La lago, kiu estis ŝpinita de mito pri feino el Ráj, tute pereis. Hodiaŭ la iama kastela parko de kastelo Ráj estas parto de regiona malsanulejo kun polikliniko.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Post la jaro 1963 oni konstruis en Ráj grandan loĝkvartalon Karviná-Ráj kaj Mizerov, en kiu hodiaŭ loĝas duono de loĝantoj de urbo Karviná. La hodiaŭa antaŭurbo de Karviná, Ráj, havas sian centron, kulturan eluzon, magazenojn kaj refreŝigejajn zonojn, precipe monteton Ráj, riveron Olše kaj proksiman lagon Darkov. En Ráj troviĝas urba stadiono.

En parto Mizerov havas sidejon regiona biblioteko Karviná kaj pluaj institucioj.