Rákóczi tér (metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rákóczi tér
La metrostacio en iom dekstre-meze en la placo
La metrostacio en iom dekstre-meze en la placo
metrostacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 29′ 34″ N, 19° 4′ 18″ O (mapo)47.49271119.071708Koordinatoj: 47° 29′ 34″ N, 19° 4′ 18″ O (mapo)
Rákóczi tér (Budapeŝto)
Rákóczi tér (Budapeŝto)
DEC
Rákóczi tér
Rákóczi tér
Rákóczi tér
Situo de Rákóczi tér
Map
Rákóczi tér
Ecoj
Tipo subtera
Kajoj 1 insula
Historio
Malfermo 28-a de marto 2014
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Kálvin tér II. János Pál pápa tér
vdr

La Rákóczi tér estas moderna metrostacio en Budapeŝto. La nomo venis de la samnoma Rákóczi tér (placo Rákóczi) [rAkOci], kies meza parto la stacio situas. Rákóczi estas historia familia nomo, inter ili la plej fama estas Francisko Rákóczi la 2-a. La placo prenis la nomon en 1871 pro la tiama patriota etoso. Ankaŭ la metrostacio havas patriotajn simbolojn.

La enirejo

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstruado de la 4-a metrolinio okazis inter 2006–2013 kune kun interrompoj pro politikaĵoj. Tiu stacio estis preta en 2013. Samtempe oni konstruis subteran garaĝon aŭ parkumejon.

En tiu ĉi metrolinio dekomence vagonoj de Alstom trafikas.

Priskribo de la stacio[redakti | redakti fonton]

La stacio situas en la placo inter aĉetejo (merkato) kaj bulvardo. La sola en/elirejo troviĝas en teretaĝa domo kun vitraj muroj. Apude estis konstruitaj 2 vitraj tuboj kun speguloj, kiuj donas naturajn lumojn al la subteraj partoj de la stacio. En la profundo la muroj ofte estas pentritaj per ruĝoj, blankoj kaj verdoj, kiu estas la hungara standardo. 4 rulŝtuparoj funkcias de la tersurfaco, poste sekvas peroneto, fine denove 4 rulŝtuparoj. Por handikapuloj 2 liftoj funkcias. Ĉe la movŝtuparoj sur la betonoj reliefas surskriboj pri komunumoj, kie Rákóczi havis bienojn (inter la surskriboj ankaŭ eraro ŝoviĝis) [1]. La trakoj troviĝas en profundo 23 m. Apud la trakoj la peronoj longas 106 m.

Kontaktoj[redakti | redakti fonton]

Rákóczi tér ne havas aŭtobusojntroleojn, sed laŭ la menciita bulvardo tramoj funkcias.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]