Râs al hânout

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Râs al Hânout

Râs al hânout (arabe: رأس الحانوت) estas magreba spico-miksaĵo el 20 aŭ pli da spicoj. Similajn spicmiksaĵojn oni uzas en Alĝerio, Maroko, Tunizio kaj aliaj landoj en Nord-Afriko kaj la Mez-Oriento.

Konsisto kaj uzado[redakti | redakti fonton]

Plejofte ĝi konsistas el i.a. pimento, mirteloj, kardamomo, cinamo, kariofilo, kubebo, galango, zingibro, maciso, nigelo, muskato, nigra pipro kaj kurkumo. La plejmulto de la ingrediencoj estas rostitaj kaj poste fajne muelitaj. La miksaĵo havas brunan koloron kaj forte odoras. Ĉiu komercisto havas sian propran miksaĵon. Ekzistas tri konsistoj kiuj depende de la manĝaĵo kaj uzado estas miksataj: L'msagna, Lamrouzia kaj Monuza.

Ĝi estas uzata en ĉasaĵo, ŝaf(id)aĵo, kokaĵo, kuskuso kaj rizo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La laŭvorta signifo de Râs al hânout estas "la ĉefo de la butiko": râs (رأس) signifas "ĉefo", hanout (حانوت) "butiko". Ĝusta traduko estas "la plej bona varo de la butiko".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]