Régine Pernoud
Régine Pernoud | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Régine Pernoud | |||||
Naskiĝo | 17-an de junio 1909 en Château-Chinon (Campagne), Nièvre | ||||
Morto | 22-an de aprilo 1998 (88-jaraĝa) en 7-a arondismento de Parizo | ||||
Tombo | Le Mesnil-Saint-Denis vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | École nationale des chartes École du Louvre vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto arkivisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Régine PERNOUD (naskiĝinta la 17-an de junio 1909 en Château-Chinon, mortinta la 22-an de aprilo 1998 en Parizo) estis franca mezepokisma fakulino, arkivistino kaj paleografiistino.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Kreskinte en modestaj medio ŝi jam frue decidis ne akcepti senkritike burĝan kulturon kaj ties limigitan estetikisman diktatoremon.[1] La studojn ŝi financis per privata instruado kaj laboro en arkivejoj. Inter 1929 kaj 1932 ŝi trejniĝis ĉe "École nationale des chartes" kie ŝi malkovris por si la fascinon de mezepoko: tion ŝi interpretis eblon liberiĝi de klasikaj tradicioj.
Dum la Dua mondmilito ŝi vivis kampare kun patrino kaj fratino. Tie finiĝis ŝia unua verko primezepoka, Lumière du Moyen ge, kiu aperis en 1946 furorante. Samtempe ŝi faris prelegojn pri moderna arto ĉe la universitato de Aix-en-Provence kio rezultigis konon de multaj artistoj (i.a. de Henri Matisse). Tiutempe ŝi frekventis kurson pri muzeologio ĉe "École du Louvre" en Parizo. En 1947 finfine ŝi estis dungita kiel kuratoriono ĉe la muzeo de Reims. Danke al ŝi multo estis alimaniere prezentata kaj ŝi invitis lernejojn kaj societojn sendi iliajn anojn muzeen.
En 1949 ŝi fariĝis konservistino ĉe "Archives nationales" en Parizo por aranĝi la aferojn de "Musée de l'histoire de France" je Hôtel de Soubise. Tie ŝi organizis ekspoziciojn, modernigis la tuton kaj pli konatigis la tezorojn enpublike. Ankoraŭ en 1949 ŝi povis ĝui stipendian restadon en Usono. Tie ŝi ankaŭ ekinteresiĝis pri la arto de la indianoj. Ŝi eĉ pensis loĝi por ĉiam en Usono. Sed de 1959, kiam ekestris ĉe "Archives nationales" André Chamson, ŝi revenis; peradis faciligon por ŝiaj ideoj ankaŭ André Malraux. Inter 1974 kaj 1985 Pernoud ĉefinis en Orléans en instituto fondita de ŝi kaj Malraux, "Centre Jeanne d'Arc".
Graveco
[redakti | redakti fonton]Régine Pernoud konsideris la mezepokon tempo multflanke preferinda al la sekva burĝa epoko, i.a. koncerne la rajtojn de la virinoj. Danke al ŝi la francoj re-konatiĝis kun sia mezepoka kulturo kaj ties arto. Granda avantaĝo de ŝi estas ke ŝi scipovis ekspliki historiajn kunktekstojn en facile komprenebla kaj plaĉa lingvo. Kelkaj verkoj de ŝi ĝuis tradukon en aliajn lingvojn.
Skribaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1946: Lumière du Moyen Age
- 1953: Vie et mort de Jeanne d’Arc
- 1957: Les Gaulois
- 1959: Jeanne d’Arc
- 1959: Les Croisés
- 1960: Histoire de la bourgeoisie en France
- 1962: Jeanne d’Arc par elle-même et par ses témoins
- 1969: 8 mai 1429. La libération d'Orléans
- 1970: Jeanne devant les Cauchons
- 1970: Héloise et Abélard
- 1972: La Reine Blanche
- 1974: Les Templiers
- 1977: Pour en finir avec le Moyen Age
- 1982: Christine de Pisan. Calmann-Lévi, Paris 1982, ISBN 2-7021-0460-6
- 1982: Le Tour de France médiéval (kun Georges Pernoud)
- 1983: La Femme au temps des cathédrales
- 1983: Le Moyen Age raconté à mes neveux
- 1984: Les saints au Moyen Age
- 1988: Richard Coeur de Lion
- 1990: Le Moyen Age pour quoi faire?
- 1992: Villa Paradis. Souvenirs recueillis par Jerôme Pernoud. Stock, Paris 1992, ISBN 2-234-02480-3.
- 1994: Hildegarde de Bingen. Conscience inspirée de XIIe siècle
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- 1966: premio "Historia"
- 1978: Grand Prix de la Ville de Paris
- 1997: premio fare de la Franca Akademio pro ŝia verkaro
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Josette A. Wisman: "Debunking the Myths, Transmitting Knowledge in Clear Language: Régine Pernoud (1909–1998)". Ĉe: Women Medievalists and the Academy, Madison/Wisc. 2005, p. 711–722
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Régine Pernoud en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Régine Pernoud: Villa Paradis, Stock, Parizo 1992, ISBN 2-234-02480-3, p.83-84