Konstruaĵo Europa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Résidence Palace)
Konstruaĵo Europa
konstruaĵosidejo
Bazaj datoj
Konstrutempo inter la jaroj 1923 kaj 1927
Konstrustilo artdekora arkitekturo • contemporary architecture vd
Arkitekto Michel Polak • Philippe Samyn and Partners bvba vd
Estiĝo 1922
Malfermo 1927
Uzado
Proprietulo Konsilio de la Eŭropa Unio,
Eŭropa Konsilio
Adreso
Lando Belgio vd
Situo Wetstraat 155/Rue de la Loi 155, Bruselo, Belgio
Situanta sur Rue de la Loi - Wetstraat
Areo 54000
Situo
Geografia situo 50° 50′ 33″ N, 4° 22′ 51″ O (mapo)50.84254.3808333333333Koordinatoj: 50° 50′ 33″ N, 4° 22′ 51″ O (mapo)
Konstruaĵo Europa (Bruselo)
Konstruaĵo Europa (Bruselo)
DEC
Konstruaĵo Europa
Konstruaĵo Europa
Situo de Konstruaĵo Europa
Map
Konstruaĵo Europa
Parto de Residence Palace vd
Posedata de General Secretariat of the Council of the European Union vd
Etaĝa areo 45.000 m² da oficejoj kaj konferencejoj plus 15.000 m² por infrastruktura areo
vdr

La Konstruaĵo Europa (antaŭe nomita Résidence Palace, "Rezidejo Palaco") estas konstruaĵo en la eŭropa kvartalo de Bruselo. Konstruita dum la epoko inter la du mondmilitoj, ĝi parte listiĝas kiel historia monumento. Post la Dua Mondmilito ĝi fariĝis gazetara centro por diversaj institucioj de la Eŭropa Unio. Momente ĝi restaŭriĝas kaj ampleksiĝas, por laŭ la planoj dum la jaro 2013 akcepti la Konsilion de la Eŭropa Unio.

La konstruaĵo situas en la centra strato Wetstraat/rue de la Loi de la eŭropa kvartalo. Apud la konstruaĵo troviĝas la domo Justus Lipsius, la nuna adreso de la Konsilio de la Eŭropa Unio, kaj aliflanke de la strato troviĝas la konstruaĵoj Berlaymont kaj Charlemagne ("Karolo la Granda") de la Eŭropa Komisiono.