Rêverie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rêverie-gitaristoj Daniele Defranchis kaj Valerio Vado
Rêverie-ĉefkantistino Fanny Fortunati
Rêverie-anoj Alberto Sozzi kaj Francesco Spiga

Rêverie estas profesia itala muzikgrupo etno-progresiva, kiu kunfandas diversajn muzikstilojn, tradiciajn kaj modernajn, kaj kantas diverslingve, inkluzive en Esperanto. La grupo estis fondita en 1996 fare de komponisto kaj gitaristo Valerio Vado, daŭre la grupestro, kaj konsistas nuntempe el ses membroj. La hejmurbo de Rêverie estas Milano. [1][2]. La engaĝiĝo de la grupo kun Esperanto pliprofundiĝis en 2011 kun la publikigo de la dulingva (Esperanto-itala) duobla albumo Revado kaj serio de koncertoj dum gravaj Esperantaj eventoj, i.a. la 96-a Universala Kongreso en Kopenhago. Ĝis 2011, Rêverie publikigis kvin albumojn – la unuaj tri estis demo-diskoj.[3][4]

Muziko[redakti | redakti fonton]

La muziko de Rêverie asimilas larĝan gamon da influoj, el diversaj epokoj (mezepoka, renesanca, baroka, moderna), lokoj (Italio, Eŭropo, Mediteraneo kaj Mezoriento), kaj stiloj (klasika, popola, roka, ĵaza, psikedela, elektronika), enkadrigante ilin en moderna formo, ĝenerale klasifikebla kiel “progresiva”, “etno-progresiva”, aŭ “progresiv-roka”. Se temas pri specifaj modernaj artistoj, la influoj inkluzivas Mike Oldfield, Loreena McKennitt, Clannad, Jethro Tull, fruperiodan Genesis, Nuova Compagnia di Canto Popolare, Gianluigi Trovesi, Matia Bazar, Eurythmics, Alanis Morissette, kaj Led Zeppelin.[5][6][7][8]

Tiun ĉi influ-diversecon respegulas kaj kompletigas diverseco en la muzik-instrumentoj kaj kant-lingvoj uzataj de la grupo. La instrumentoj ampleksas miksaĵon de akustikaj kaj elektraj-elektronikaj: gitaroj, klavaroj, perkutiloj, violono, violonĉelo, mandolino, fluto, klarneto, diĝeriduo, sinteziloj kaj efektiloj. Koncerne perkutilojn, la grupo evitas okcidentan drumon, preferante multspecajn “etnajn” instrumentojn. Alia notinda trajto de la grupo estas ĝia eksperimentemo pri multlingveco, kun kantoj en la itala, la friula, la angla, kaj Esperanto, kvankam en ĝiaj diskoj troviĝas ankaŭ instrumentaj trakoj. Rilate al tio ĉi estas literatura esploremo pelanta la grupon, inter alie, kanti Ŝekspirajn sonetojn originallingve (kiel en la albumo Shakespeare, la donna, il sogno).[9][10][11][12] [13][14][15][16][17][18]

Valerio Vado priskribas la muzikon de Rêverie jene: “Nia muziko emas esti muzika Esperanto ĉar ni ĉerpas inspiron el diversaj muzikaj tradicioj, ĉu itala – muziko antikva, renesanca, baroka – ĉu mezorienta... Ni provas kunmiksi ĉion ĉi kaj fari ion agrablan por ni kaj por la aŭskultanto. Tial estis tute nature eksperimenti, miksi nian Esperanton muzikan kun la vera Esperanto lingva… La ideo estas provi harmoniigi tre malsamajn instrumentojn, kiuj neniam estis aŭdataj kune.”[19]

Kovrilo de la albumo "Shakespeare, la donna, il sogno"

Rêverie kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

La ligo inter Rêverie kaj Esperanto, pluevoluo de la lingva eksperimentado de la grupo, komenciĝis en 2006 danke al renkontiĝo inter Valerio Vado kaj milana esperantisto Andrea Fontana, amiko de grupano Alberto Sozzi. Laŭ Vado, lia interparolo kun Fontana kondukis al la ideo “kombini nian Esperanton muzikan kun la vera Esperanto mem” post lia konvinkiĝo pri la eŭfonia valoro de la lingvo. Tiel ekis la kunlaboro inter Vado kaj Fontana, en kiu Vado komponis la muzikon kaj Fontana verkis tekstojn en Esperanto. La unuaj fruktoj estis la kantoj “Kiam alvenos la fino” kaj “Plurestantaj memoroj”, inkluzivitaj kiel bonusaj trakoj en la albumo Shakespeare, la donna, il sogno (2008). Tiu ĉi kunlaboro poste plivastiĝis, kulminante en la albumo Revado (2011), konsistantaj tute el originalaj Esperantlingvaj kantoj (krom unu instrumenta trako) kaj paralele, en aparta disko, siaj italaj versioj.[20][21]

Por la grupo ekzistas du ĉefaj celoj de la uzado de Esperanto, krom la memvalora artisma noveco: unue, disvastigi Esperanton inter la ne-Esperantista publiko, inkluzive la norditala muzikmedio, montrante ankaŭ la eŭfoniajn kapablojn de la lingvo, kaj due, diskonigi la muzikon de Rêverie inter la tutmonda Esperantistaro. En intervjuo kun la itala progresiv-muzika retejo Arlequins Vado esprimis fortan simpation por Esperanto, dirante ke la lingvo “havas plaĉajn kaj interesajn sonorecojn” kaj “senliman esprim-potencialon el vidpunkto literatura kaj poezia”, kaj ŝatas la ideon ke “planita lingvo daŭras ekzisti dum pli ol 100 jaroj danke sole al la entuziasmo de ĝiaj parolantoj”.[22][23][24][25][26]

Revado (albumo)[redakti | redakti fonton]

Revado estas la kvina kaj plej nova albumo de Rêverie, eldonita en printempo 2011 fare de DownBridge Publishing, kaj kune produktita de Rêverie, Andrea Fontana, kaj la muzikproduktista firmao Alosibla Music Group. La plej ambicia albumo de la grupo ĝis nun, ĝi konsistas el du kompakt-diskoj, ĉiu daŭranta ĉirkaŭ unu horon. Ĉiu disko enhavas la samajn dek trakojn, sed dum unu estas tute en Esperanto, la alia estas tute en la itala. Akompanas la diskojn libreto kun la tekstoj de la kantoj en tri lingvoj – Esperanto, itala, angla – kune kun informoj pri la instrumentoj uzataj en ĉiu trako kaj fotoj de la grupanoj. Kvankam la grupo komence intencis eldoni nur-Esperantan diskon, ĝi elektis registri krome italan version ĉefe por ke ne-Esperantistoj, speciale italoj, povu kompari nekonatan por ili lingvon kun konata kaj, konvinkitaj pri ĝiaj kapabloj kaj eŭfonio, eble interesiĝi studi Esperanton.[27][28][29][30][31]

Kovrilo de la duobla albumo "Revado"

Por krei la kantojn de Revado la grupestro Valerio Vado ĝenerale komponis la muzikon unue kaj Andrea Fontana sekve verkis tekstojn en Esperanto konvenajn al la muziko. Poste, Pier Luigi Cinquantinni verkis italajn versiojn de la originalaj Esperanto-kantotekstoj. Plejparte komponis Vado la albumtrakojn, sed ankaŭ kontribuis Alberto Sozzi kaj Daniele Defranchis. La Esperantaj kaj la italaj versioj ambaŭ estis kantitaj de Fanny Fortunati, la ĉefkantistino de la grupo. La kantotekstoj traktas homan strebadon, sopiradon, serĉadon, memorojn kaj revojn ofte interplektite kun figurado de naturaj medioj, kiel dezertoj kaj maroj, kreante iom mistikan kaj ekzotikan etoson. Laŭ la grupo, la albumo temas resume pri “la bezono de la homa spirito vaste iradi kaj ĉiam serĉi novajn horizontojn”. Revado estas la unua progresiva albumo en Esperanto.[32][33][34][35][36]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

La diskoj de Rêverie ricevis pozitivajn recenzojn en italaj, britaj, francaj, belgaj kaj Esperantaj retejoj kaj revuoj, ĉefe muziktemaj sed ne nur tiaj. Jen kelkaj citaĵoj el diverslingvaj fontoj, plejparte rilate al Revado, kiuj ankaŭ priskribas la muzikstilon de la grupo:

“Esperanto, simbolo de konverĝo de malsamaj kulturoj…simbolas ankaŭ la muzikon de Rêverie, kiu referencas fontojn etne kaj tempe diversajn, kunigitajn en koheran aron, en kiu pluraj mondoj speguliĝas… Ĝenerale, la albumo [Revado] estas verkita mature kaj vivece, proponas belajn muzik-temojn… se vi amas perfantazie vojaĝadi, tiu ĉi matura albumo, bone ludita kaj bone strukturita povus esti bonega vojaĝbileto por malkovri novajn muziko-mondojn.”[37]

“Jen albumo [Revado] kiu meritas atenton. Unue ĉar temas pri muzikgrupo kiu trovas similecon en neniu alia grupo en Esperantio... La inspiro de Rêverie…venas el la muzik-tradicioj renesanca kaj baroka, sed la miksiĝo de tradiciaj kaj modernaj sonoroj rezultigas propran stilon. Abundas flutoj, perkutiloj, sed ankaŭ elektra gitaro kaj elektronikaj efektoj. Kelkaj kantoj estas tre trankvilaj kun etoso de nova erao, aliaj estas pli intensaj kun pli da perkuto....Sendube bonega reklamo por Esperanto.”[38]

“Kombinante la radikojn de itala, eŭropa kaj mediteranea popolmuziko kun pli nuntempa eco, la grupo sukcesas miksi la sonojn de malnovaj tempoj kun iuj el la pli oftaj sonoj de hodiaŭ...kreante sonon kiu estas vere unika. La dek unu trakoj de la albumo [Shakespeare, la donna, il sogno] sukcese transportas vin al la tempo de Ŝekspiro.”[39]

Ankaŭ menciindas la reago de konata itala ĵurnalisto Enrica Bonaccorti dum ŝia intervjuo kun Andrea Fontana en la programo “Tornando a casa” (14/10/2011) en la plej vaste aŭskultata radio-reto en Italio, RAI Radio 1. Aŭskultinte fragmentojn de Revado, ŝi komentis: “...altvalora KD...” “...bravega la kantistino! Bravega! Plena je pasio krom je voĉo.” [40]

Grupanoj[redakti | redakti fonton]

  • Daniele Defranchis: gitaroj, santuro, sazo turka
  • Fanny Fortunati: voĉo solista, perkutiloj
  • Alberto Sozzi: klarnetoj, flutoj, klavaroj, banĝo, perkutiloj, diĝeriduo
  • Francesco Spiga: flutoj, mandolino, klavaroj, perkutiloj, voĉo
  • Valerio Vado: gitaroj, klavaroj, mandolino, udo, baspedaloj, voĉo
  • Andrea Fontana: agento, varbisto, tekst-verkisto

(Ĝis 2011, Fulvia Borini estis membro de la grupo – ŝi ludis mandolinon, fluton, klavarojn kaj perkutilojn. Laura Balbinot estis gasta violonĉelisto por Revado) [41][42][43]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Demo 1998
  1. Un battito d’ali
  2. La Joie de vivre
  3. Principe di un attimo
  4. Intermezzo
  5. Forum Julii
  6. Altre luci
  • Demo 2002
  1. Great Calm
  2. Come un’ombra pt.2
  3. Les Anges
  4. Il momento migliore
  5. Principe di un attimo
  • Duemila4 (2004)
  1. La follia pt.1 – Danza
  2. La follia pt.2 – Sonetto
  3. 1975
  4. Scarborough Fair
  5. Bradamante
  6. Cosmogonia Lunare
  7. Pagani! pt.1 – Agilulfo in Inghilterra
  8. Pagani! pt.2 – Agilulfo in Marocco
  9. Intorno all’idol mio
  10. Sonata mista
  11. Via del silenzio pt.1 – Zingari in viaggio
  12. Via del silenzio pt.1 – Apri le vele
  • Shakespeare, la donna, il sogno (2008)
  1. Willson's Wilde
  2. Sonetto 18
  3. Sonetto 8.
  4. A Toy
  5. Sonetto 47
  6. Sonetto 147
  7. Passamezzo Antico
  8. O Mistress Mine
  9. Sonetto 130
  10. Plurestantaj Memoroj
  11. Kiam Alvenos La Fino
Andrea Fontana, tekst-verkisto de Rêverie-albumo "Revado"
  • Revado (2011)
  1. La tradezerta komercisto
  2. Kiam alvenos la fino
  3. Arkana belulino
  4. Plurmiljaraj knaboj
  5. Danco de l’ maro
  6. Plurestantaj memoroj
  7. Koto kaj lumo
  8. Pluvas rosmareno
  9. Silkovojo
  10. Oceano
  11. Il mercante del deserto
  12. Quando verrà la fine
  13. La belle dame sans merci
  14. Ragazzi millenari
  15. Danza del mare
  16. Via dei ricordi
  17. Fango e luce
  18. Piove rosmarino
  19. Via della seta
  20. Oceano
Rêverie koncertas ĉe Kastelo Greziljono, Francio

Koncertoj en Esperantujo[redakti | redakti fonton]

En 2011, kadre de pli granda engaĝiĝo kun Esperanto, Rêverie komencis koncerti dum gravaj Esperantaj eventoj. Tiujare, ĝi entute koncertis kvarfoje en Esperantujo.[44][45]

  • Internacia Junalara Festivalo (IJF), Pornassio, Italio – 23.4.2011 (IJF estas porjunulara Esperanto-aranĝo organizata de la Itala Esperantista Junularo ĉiujare en alia itala urbo.)

(Jam ekde pluraj jaroj la grupo koncertas por ne-Esperantista aŭskultantaro, ankaŭ en 2011.)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rêverie oficiala retejo - biografio
  2. Rêverie Facebook info (itala)
  3. Andrea Fontana blogo Revado
  4. Vinilkosmo Rêverie informoj[rompita ligilo]
  5. Rêverie Facebook info (itala)
  6. Rêverie oficiala retejo - biografio (itala)
  7. Solidarietà COME - artikolo pri Revado p.11 (itala)[rompita ligilo]
  8. Arlequins - Intervjuo kun Valerio Vado (itala)
  9. Andrea Fontana blogo Revado
  10. Vinilkosmo Rêverie informoj[rompita ligilo]
  11. Rêverie oficiala retejo - biografio
  12. Rêverie Facebook info (itala)
  13. Disvastigo - Intervjuo kun Valerio Vado (itala). Arkivita el la originalo je 2012-01-31. Alirita 2011-12-07.
  14. Psychedelic Folk - Rêverie (angla)[rompita ligilo]
  15. Solidarietà COME - artikolo pri Revado p.11 (itala)[rompita ligilo]
  16. Music Spotlight - recenzo de Shakespeare, la donna, il sogno (angla)[rompita ligilo]
  17. Arlequins - Intervjuo kun Valerio Vado (itala)
  18. Arlequins - recenzo de Revado
  19. Solidarietà COME - artikolo pri Revado p.11 (itala)[rompita ligilo]
  20. Disvastigo - Intervjuo kun Valerio Vado (itala). Arkivita el la originalo je 2012-01-31. Alirita 2011-12-07.
  21. Arlequins - Intervjuo kun Valerio Vado (itala)
  22. Disvastigo - Intervjuo kun Valerio Vado (itala). Arkivita el la originalo je 2012-01-31. Alirita 2011-12-07.
  23. Andrea Fontana blogo Revado
  24. Arlequins - Intervjuo kun Valerio Vado (itala)
  25. Prog Awards - Revado (itala). Arkivita el la originalo je 2011-10-05. Alirita 2011-12-07.
  26. Solidarietà COME - artikolo pri Revado p.11[rompita ligilo]
  27. Andrea Fontana blogo Revado
  28. Rêverie oficiala retejo - diskaro (itala)
  29. Arlequins - Intervjuo kun Valerio Vado (itala)
  30. Solidarietà COME - artikolo pri Revado (itala)[rompita ligilo]
  31. Rêverie oficiala retejo - Revado (itala)
  32. Andrea Fontana blogo Revado
  33. Arlequins - Intervjuo kun Valerio Vado (itala)
  34. Arlequins - recenzo de Revado
  35. Andrea Fontana blogo - Revado kantotekstoj
  36. CD Baby indie music - Revado (angla)
  37. Arlequins - recenzo de Revado
  38. Kontakto (revuo de TEJO) 244, 2011.4
  39. Music Spotlight - recenzo de Shakespeare, la donna, il sogno (angla)[rompita ligilo]
  40. RAI Radio 1 - intervjuo kun Andrea Fontana
  41. Rêverie Facebook info (itala)
  42. Vinilkosmo Rêverie informoj[rompita ligilo]
  43. Andrea Fontana blogo - novaj membroj de Rêverie
  44. Rêverie oficiala retejo - koncertoj (itala)
  45. Andrea Fontana blogo - Reverie-koncertoj kaj aliaj novaĵoj

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]