Rímur (rimaĵoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rímur (rimaĵoj) estas eposaj poemaroj en la islanda, ofte tre longaj, dividitaj en multaj ĉapitroj. Ĉiu ĉapitro nomiĝas ríma (rimaĵo) en singularo kaj tiel oni uzas la vorton rimaĵoj en pluralo pri la literatura ĝenro. Kutime ĉiu rimaĵo komencas je kelkaj strofoj kiuj temas pri alia afero ol la rimaĵo mem, plej ofte en ili la poeto esprimas sian amon al iuj knabinoj (knaboj). Kaŭze de tio, tiuj strofoj nomiĝas mansöngur (am-kanto). Post la amkanto, venas la rimaĵo mem en kiu la poeto rakontas la ĉefan enhavon de la rimaĵo.

Islandanoj komencis verki rimaĵojn meze de la 14-a jarcento. Ili estis verkitaj en novaj metrikoj (strofo formoj) kredeble plejparte la metriko mem estas el la latina kun la islanda tradicia aliteracio kaj ofte tre komplika interna rimo.[1]

Jen unu ekzemplo:

Sunon klare sur ĉielo

supre karan vidas mi.

El la mara banobelo

brilajn harojn kombas ŝi.

(Aŭtoro: Sigurður Breiðfjörð. Tradukinto: Stefán Sigurðsson)

En tiu strofo la ‚aliteroj‘ (isl. stuðlar) estas skribitaj per dikaj literoj, s, s, s en la unua duonstrofo kaj b,b,b en la dua duonstrofo. En tiu strofo ankaŭ estas interna rimo en ĉiu verso skribita per kursivaj literoj. En la rimaĵoj la poetoj uzis malnovajn paganajn metaforojn kaj tiel tiu ĝenro estiĝis tipa islanda, tute malsimila al ĉia eksterlanda poezio.

La rimaĵoj estas epikaj krome de iliaj am-kantoj kiuj ofte estis tre lirikaj. Ili ĉefe temas pri pratempaj sagaoj kiuj okazis antaŭ la ekloĝiĝo de Islando en la skandinavaj landoj aŭ oldaj kavaliraj rakontoj el Germanio kaj Francio. La plej multaj el ili troviĝis skribitaj en prosa formo kiujn poetoj de la rimaĵoj uzis kiel fontoj. Pli poste kelkaj de la prosaj sagaoj perdiĝis kaj la sagao nur trovigas en la poetika formo de la rimaĵoj.

Tiu poezia ĝenro estis la plej populara en Islando dum multaj jarcentoj kaj ekzistas pli ol mil rimaĵoj skribitaj pri diversaj temoj konservataj en Islando en aro da manuskriptoj. La plej multaj de ili ankoraŭ ne troviĝas en presitaj eldonoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]