Róbert G. Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Róbert G. Nagy
G. Nagy Róbert.jpg
informatika iĝeniero Flag of Esperanto.svg
Persona informo
Naskonomo Nagy Róbert
Naskiĝo 4-an de majo 1966
en Hungario, Dombóvár
Lingvoj Esperanto
Nacieco Flago-de-Hungario.svg Hungaro
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Altlernejo Dénes Gábor
Okupo
Okupo esperantistokomputikistoinĝeniero
Esperanto
Verkis en Esperanto La lingvo Esperanto en urbo Dombóvár en spegulo de dokumentoj Flag of Esperanto.svg
Esperantistiĝis en 1985
Information icon.svg
vdr
Oklevel proesp.JPG

Róbert G. Nagy, hungare G. Nagy Róbert - naskiĝis la 4-an de majo 1966 en Dombóvár - estas hungara inĝeniero pri informatiko, esperantisto kaj vikipediisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li frekventis mezan kaj altan lernejojn en Pécs. Ekde 1985 li estas esperantisto, aliĝis al Hungara Esperanto-Asocio kaj instruas Esperanton. Ekde 1987 li partoprenas en Universalaj Kongresoj. Liaj eksterlandaj spertoj estas profitataj en la regiono.

Lia Esperanta kariero komenciĝis en 1987, tiam li membriĝis en Esperanta Klubo nomata pri Pál Lengyel en Szekszárd. Li komencis esplori historion de la lokaj esperantistojn. Li fondis en 2005 Sud-Transdanubian Regionan Esperanto Fondaĵon, kies prezidanto li estas. En 2006 li komencis kampanjon pri Esperantaj ŝton-afiŝoj, sekve pli ol 30 afiŝoj pretiĝis. En 2010 li havis gravajn taskojn en renovigo de Esperanto-parko de Pécs. En 2011 li plantis arbon en Dombóvár, kiel Esperanto-arbo de Dombóvár.

Li havas kontaktojn kun esperantistoj vivantaj kaj en Hungario kaj en Karpat-baseno. Estas bona ekzemplo pri tio la vizito al Szentkatolna, kie Gábor Bálint naskiĝis. En 2009 esperantistoj alvenis el Zalaegerszeg, Dombóvár, Szeged kaj Brașov kaj ili metis memortabulon (rumanlingvan kaj esperantlingvan kaj hungarlingvan)[1] apud monumento de Gábor Bálint[2].

Pliaj civitanaj agadoj[redakti | redakti fonton]

  • Fondinto de PC 424 Dombóvár - pipoklubo[3]registrita organizaĵo[4]-1995.

La plej granda sukceso de teamo estis la 22-an oktobro 1999. En Brno (Ĉeĥio) estis aranĝita Monda Ĉampionado de Piposuĉo, tie akis ili la sesan lokon.

Notoj/referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo el Szentkatolna
  2. Memortabulo de Gábor Bálint
  3. Facebook: PC 424 Dombóvár - prezentado de pipoklubo
  4. Juĝejo de departemento Tolna, hungare: Tolna Megyei Bíróság, mint Cégbíróság.
  5. La estraro de Sud-Trandanubia Regiona Esperanto-fondaĵo tralokiĝis al urbo Zalaegerszeg, tiel probas vivteni ili la lingvon Esperanto en urbo Dombóvár.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungare: G. Nagy Róbert: Az eszperantó nyelv Dombóváron - dokumentumok tükrében. Kézirat, Tolna Megyei Önkormányzat Levéltára
  • Hungare: Polgármustra, dombóvári arcképvázlat 15. o. - Wessely Gábor, 2014. január 10. ISSN 1785-6833-D

Traduko[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo G. Nagy Róbert en la hungara Vikipedio. Numero de revizio ne estis difinita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]