Róbert Rátonyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Róbert Rátonyi [rAtonji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Rátonyi Róbert estis hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro kaj verkisto. Lia filo estis la samnoma Róbert Rátonyi (pianisto).

Róbert Rátonyi
Memortabulo pri Róbert Rátonyi

Róbert Rátonyi naskiĝis la 18-an de februaro 1923, Budapeŝto - mortis la 8-an de oktobro 1992, Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Róbert Rátonyi frekventis muzikan ĉeflernejon en fako de violono, poste aktoran privatan lernejon de Kálmán Rózsahegyi. Li komencis sian aktoran karieron en 1943 en Budapeŝto, kie ricevis rolojn en diversaj teatroj, ekzemple Operetoteatro (Budapeŝto), Teatro Thália (Budapeŝto) kaj Budapeŝta Ŝtata Operejo. Li rolis plej ofte en operetoj kune kun Hanna Honthy, Katalin Karády, János Sárdy, Tivadar Bilicsi kaj Kamill Feleki. La plej ŝatata opereto estis Csárdáskirálynő, kies kanto "Jaj cica, eszem azt a csöpp kis szád…" estis lia plej fama kanto. Li havis sukcesojn ankaŭ en Sovetunio, Italio, Grekio, Svedio, Usono, eĉ en Aŭstralio. Lia voĉo ofte estis aŭdebla ankaŭ en Hungara Radio. En 1953 li edziĝis baldaŭe havantaj filon kaj filinon. Li ricevis 5 premiojn inter 1956-1991.

Roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]