Ródenas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ródenas
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44310
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 62  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 38′ N, 1° 31′ U (mapo)40.6394853-1.5159131Koordinatoj: 40° 38′ N, 1° 31′ U (mapo) [+]
Alto 1 370 m [+]
Areo 44,262863 km² ( 442 6.2 863 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ródenas (Provinco Teruelo)
Ródenas (Provinco Teruelo)
DEC
Ródenas
Ródenas
Situo de Ródenas
Ródenas (Hispanio)
Ródenas (Hispanio)
DEC
Ródenas
Ródenas
Situo de Ródenas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ródenas [+]
vdr

Ródenas [ROdenas] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj de la antikva preĝejo.
La preĝejo.
Palacdomo.
Cisterno.

Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je 60 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas montara, abundas pinaroj. Ródenas estas unu el la plej sudokcidentaj municipoj de la regiono kaj la plej norda de la komarko.

Ródenas estas sur tre montara areo je 1 380 msm, tre malfacile komunikebla kun Pozondón sude, Villar del Salz nordoriente kaj Tordesilos nordokcidente, jam en la Provinco Gvadalaĥaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La originoj de la loĝloko estus de fino de la 12-a jarcento je la konkero fare de kristanoj kaj posta reloĝado de la montaro fare de navaranoj.

Ekde 21a de junio 1257, per decido de la reĝo Jakobo la 1-a en Teruelo, Ródenas kaj ĉirkaŭaj loĝlokoj ekformis parton de la komunumo Sesma de Bronchales en la komunumaro Comunidad de Santa María de Albarracín, kiu dependis rekte de la reĝo, kaj tio restis ĝis 1837, kun aktuala sidejo en Tramacastilla.

Ĝi havis kastelon, kies ĉefo estis García Fernández de Heredia je la servo de Jakobo la 2-a de Aragono, inter 1301 kaj 1315. Tiu García Fernández de Heredia estis la patro de Juan Fernández de Heredia, Grada Superulo de la Ordeno de Sankta Johano en Rodoso.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis ĝis nunaj 61 loĝantoj.

Altiraĵoj estas la preĝejo, restaĵoj de alia pli antikva preĝejo, ermitejo, palac-domoj, cisterno, lavejo, popola arkitekturo, rokpentraĵoj, naturaj lokoj, pinaroj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]